ISO

Menterwolde (53° 08′ N; 06° 52′ E Mapo)

Municipo Menterwolde

Flago de la municipo Menterwolde

Blazono de municipo Menterwolde

Flago de la municipo Menterwolde Blazono de municipo Menterwolde
nederlanda municipo
Provinco Groningo
Ĉefloko Muntendam
Areo
 - Tero
 - Akvo
81,62 km²
80,37 km²
1,25 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
12.580 (1-a de junio 2005)
157 loĝ./km²
Geografia situo 53° 8′ N, 6° 52′ O (mapo)53.1333333333336.8666666666667Koordinatoj: 53° 8′ N, 6° 52′ O (mapo)
Menterwolde (Nederlando)
Menterwolde (Nederlando)
DEC
Menterwolde
Menterwolde

Map

Gravaj trafikaj arterioj A7, N33; fervojlinio Groningen-Nieuweschans
CBS-municipokodo 1987
Poŝtkodo 9630–9639, 9649–9651
Oficiala retejo http://www.menterwolde.nl/
vdr

(loĝantoj je la 1-a de junio 2005: 12.580) estas antaŭa municipo en norda Nederlando, en la provinco Groningen. La antaŭa municipo havas areon de 81,62 km² (de kiu 1,25 km² akvo).

Subdivido redakti

La antaŭa municipo Menterwolde konsistas el la sekvaj vilaĝoj: Borgercompagnie, Meeden, Muntendam, Noordbroek, Tripscompagnie, Zuidbroek.

Rearanĝo redakti

En la provinco Groningen oni parolas pri rearanĝo de la municipoj ekde la 1-a de januaro 2018. La komunuma konsilantaro deklaris ke ĝi favoras rearanĝon kun la municipoj Hoogezand-Sappemeer kaj Slochteren. La nomo de la nova municipo estos Midden-Groningen.

Historio redakti

La nomo Menterwolde (Menterasilva, 1222) estas derivita de la mezepoka torfomarĉo ĉe la bordoj de la rivereto Munter Ee. En la dekkvina jarcento ĉi tiu areo grandparte inundiĝis de la Dollard. En la deksesa jarcento la inundita lando denove estis senakvigita. La vilaĝoj situas kiel tiritaj regionaj vilaĝoj ĉirkaŭ la iama Dolardgolfo. Tial ili kutime estas kalkulitaj al la Oldambt. En la landinterno troviĝas nekulturita altsfagnejo, kiu parte apartenas al la torfejoj. Ĉi tie situas la vilaĝoj Borgercompagnie kaj Tripscompagnie kaj ankaŭ la vilaĝeto Stootshorn.

Pejzaĝo kaj konstruaĵoj antaŭ ĉio estas difinitaj per grandskalaj agrikulturaj kompanioj, kiuj inter 1850 kaj 1940 floradis. En tiu periodo la areo estis karakterizata per grandaj sociaj kontrastoj, kiuj ankaŭ forte influis la politikajn rilatojn.

Estraro redakti

La municipo Menterwolde ekestis je la 1-a de januaro 1990 per kunigo de la municipoj Oosterbroek, Muntendam kaj Meeden. La magistratejo situas en Muntendam.

La estrada kulturo en Menterwolde karakteriziĝas pro ia obstineco, je kiu oni ankaŭ fieras.

En junio 2005 urbestro Fijke Liemburg subite foriris, laŭ lia propra diro ĉar kelkaj 'ŝlosilroluloj' el la komunuma konsilantaro malebligis la funciadon de li, de la estrara kolegio kaj de la oficistaro.

Je la 1-a de julio 2005 provincestro Hans Alders sciigis ke la ofico de urbestro dumtempe estas transprenita de Meindert Schollema, je tiu momento jam urbestro de Pekela.

Publika transporto redakti

Zuidbroek havas stacion je la fervojlinio Groningen-Winschoten. La municipo estas servata de la sekvaj buslinioj:

  • linio 13: Veendam-Muntendam-Meeden-Winschoten
  • linio 49: Veendam-Muntendam-Zuidbroek-Noordbroek-Siddeburen-Appingedam
  • linio 74: Veendam-Muntendam-Zuidbroek
  • linio 79: Zuidbroek-Noordbroek-Scheemda
  • linio 174: Groningen-Hoogezand-Sappemeer-Zuidbroek-Muntendam-Veendam
  • linio 179: Groningen-Hoogezand-Sappemeer-Zuidbroek-Scheemda

Eksteraj ligiloj redakti