ISO

Slochteren (53° 13′ N; 06° 48′ E Mapo)

Municipo Slochteren

Flago de la municipo Slochteren

Blazono de municipo Slochteren

Flago de la municipo Slochteren Blazono de municipo Slochteren
Situo de la municipo Slochteren
nederlanda municipo
Provinco Groningo
Ĉefloko Slochteren
Areo
 - Tero
 - Akvo
158,84 km²
152,28 km²
6,56 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
14.933 (1-a de januaro 2005)
98 loĝ./km²
Geografia situo 53° 13′ N, 6° 48′ O (mapo)53.2166666666676.8Koordinatoj: 53° 13′ N, 6° 48′ O (mapo)
Slochteren (Nederlando)
Slochteren (Nederlando)
DEC
Slochteren
Slochteren

Map

Gravaj trafikaj arterioj N33, N387
CBS-municipokodo 0040
Telefona kodo 0596, 0598
Poŝtkodo 9615–9629, 9939
Oficiala retejo http://www.slochteren.nl/
vdr

(loĝantoj je la 1-a de januaro 2005: 14.933, fonto: CBS) estas antaŭa municipo en Midden-Groningen en la provinco Groningen Nederlando. La antaŭa municipo havis areon de 158,84 km² (de kiu 6,56 km² akvo). La Schildmeer nun estas la ununura granda lago en ĉi tiu municipo. Meerstad, nova loĝkvartalo ĉirkaŭ nova lago estos konstruota inter Slochteren kaj Groningen.

La antaŭa municipo estas konata pro ĝia gasproduktado. La gasveziko de Slochteren entenas 1032 miliardojn da tergaso, tio estas du triono de la nederlanda gasrezervaĵo. Pro la gasproduktado pluraj tertremoj okazis en la regiono, pro tio oni malpliigis la pruduktadon ekde 2014.

Kirkoturo
Fraeylemaburgo en Slochteren

La antaŭa municipo Slochteren havas ŝoseranda (fakte kanalranda) domvicokonstruado kiu pli-malpli sekvas sablodorson kiu estas restaĵo de la glaciepoko. Aliaj restaĵoj de tio oni trovas en la formo de glaĉerkavoj kaj silikargiladorso en Schildwolde. Sur ĉi-lasta loko estas konstruita la Juffertoren (Fraŭlinoturo), unika pro ĝia tutmasonita turpinto.

Subdivido redakti

La antaŭa municipo Slochteren konsistis el la sekvaj vilaĝoj: Froombosch, Harkstede, Hellum, Kolham, Lageland, Luddeweer, Overschild, Scharmer, Schildwolde, Siddeburen, Slochteren, Steendam, Tjuchem, Woudbloem.

Rearanĝo redakti

La provinco Groningen rearanĝis la municipojn ekde la 1-a de januaro 2018. Kune kun la municipoj Hoogezand-Sappemeer kaj Menterwolde ĝi nun nomiĝas Midden-Groningen. La provinco donis la regionon ĉirkaŭ Meerstad apud Harkstede al la nova municipo Groningen.

Publika transporto redakti

La sekvaj buslinioj prizorgas la publikan transporton en la municipo Slochteren:

  • linio 43: Siddeburen - Wagenborgen - Woldendorp - Delfzijl
  • linio 44: Harkstede - Froombosch - Sappemeer - Hoogezand - Zuidlaren - Vries
  • linio 49: Siddeburen - Zuidbroek - Veendam
  • linio 78: Appingedam - Steendam - Siddeburen - Hellum - Schildwolde - Slochteren - Froombosch - Kolham - Scharmer - Harkstede - Groningen
  • linio 178: Appingedam - Steendam - Siddeburen - Hellum - Slochteren - Froombosch - Kolham - (rapidservo) - Groningen; kelkaj veturoj ne tra Froombosch kaj Kolham
  • kvartalbuso 96: Appingedam - Steendam - Tjuchem - Meedhuizen - Delfzijl
  • kvartalbuso 98: Appingedam - Overschild - Ten Boer

Eksteraj ligiloj redakti