Scharmer [SĤARmer] (groninge: Schaarmer) estas vilaĝo en la komunumo Midden-Groningen kaj Groningen en la nederlanda provinco Groningen.

Scharmer
vilaĝo • loĝloko en Nederlando
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 17′ N, 6° 50′ O (mapo)53.2763896.841111Koordinatoj: 53° 17′ N, 6° 50′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Scharmer (Nederlando)
Scharmer (Nederlando)
DEC
Scharmer
Scharmer
Situo de Scharmer

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Scharmer [+]
vdr

La vilaĝo situas inter Harkstede kaj Kolham sur la sablodorso sur kiu situas preskaŭ ĉiuj vilaĝoj de la regiono Duurswold. La nomo Scharmer verŝajne estas koruptiĝo de Skiramere (schier meer), kun la signifo klara akvo. Tio indikas la akvoriĉan ĉirkaŭaĵon. Scharmer apartenis al la plej malaltaj partoj de Duurswold: dum la kristnaskinundo de 1717 en Scharmer 25 domoj detruiĝis, kvankam apenaŭ estis domoj en la malalta ekstera areo.

Stacidomo Harkstede-Scharmer en 1930
Kirko en Scharmer, mallonge antaŭ la malkonstruo en 1824