Telenio

Erotika romano atribuita al Oscar Wilde

Telenio estas la esperanta traduko de angla romano, kiu aperis anonime en eldono de nur 200 ekzempleroj en Londono en 1893 sub la titolo Teleny, or The Reverse of the Medal. En 1895 sekvis dua, ankaŭ anonima eldono ĉifoje nomita Teleny, or: The Reverse of the Medal, A Physiological Romance. (Telenio aŭ: La dorsflanko de la medalo, fiziologia amrakonto.) Tiutempe anglaj romanoj kutime havis du titolojn. La romano estas atribuita al Oscar Wilde (1854-1900), sed ties aŭtoreco ne estas tute certa. La romano rakontas pri la samseksama rilato inter la franca dando Kamilo Des Grieux kaj la hungara pianisto Reneo Telenio, kies amo estas rompita pro sociaj premoj.

Telenio
Telenio
Telenio
Aŭtoro Oscar Wilde
Eldonjaro 2014
Urbo Novjorko
Eldoninto Mondial
Paĝoj 238
ISBN 9781595692788
vdr

Aŭtoreco redakti

Pri la aŭtoreco oni ĝenerale konsentas pri jenaj faktoj: En 1889 franca librovendisto Charles-Henri Hirsch venis al Londono kaj malfermis butikon nomitan Librairie Parisienne kie li vendis franclingvajn librojn. Li estis ankaŭ spertulo pri erotikaĵoj kiujn li vendis sub la tablo. Je unu tago en 1890 Oscar Wilde eniris la butikon kun pakaĵo bone sigelita, donis ĝin al Hirsch kun la instrukcio, ke li gardu tiun manuskripton ĝis amikoj de Wilde venos kaj petos ĝin. Tri personoj pruntis kaj reportis la manuskripton. La lasta pruntinto redonis ĝin malzorge pakita, tiel ke la librovendisto fariĝis tre scivolema. Li legis la manuskripton, notante ke ĝi havis kvar diversajn manskribojn kun multaj korektoj kaj aldonoj. “Estis evidente al mi”, raportis Hirsch, “ke diversaj verkistoj de neegala merito kunlaboris en tiu anonima sed tre interesa verko.”

La eldonisto Smithers opiniis, ke diversaj amikoj de Wilde verkis la romanon, kaj ke Wilde korektis kaj poluris ĝin. Kelkajn jarojn poste Smithers liveris kopion de Teleny al Hirsch, kiu rekonis ke ĝi estis plimalpli la sama libro kiun li legis en manuskripto. Sed estis unu strangaĵo; la loko de la ago estis ŝanĝita de Londono al Parizo, sed evidente la priskribo de la urbo vere rilatis al Londono kaj ne al Parizo. Oni supozas ke tio estis farita por forviŝi spurojn pri la aŭtoreco kaj ankaŭ por ne ŝoki la legantojn! Por la angla leganto de tiu tempo perverso en Parizo estis pli akceptebla ol lascivo en Londono.

Pri la esperanta traduko redakti

Eldonejo: Mondial

Eldondato: Julio 2014

En sia antaŭparolo la tradukinto, Detlef Karthaus, notas ke ĉi tiu libro en la originalo estis verkita por kleraj homoj en la Anglujo de la 19a jarcento. Oni antaŭsupozis, ke la leganto konu bone la grekan mitologion, la Sanktan Biblion, kaj kelkajn fremdajn lingvojn. La verkisto(j) ankaŭ ofte citas el angla beletro, sen indiki la fonton, fidante ke la legantaro konis tiujn verkojn. La tradukisto devis esplori tiujn referencojn, kiuj eĉ inter anglalingvanoj ne plu estas parto de la ĝenerala klereco, kaj tiel rezultis pli ol 200 piednotoj. La historio mem estas komprenebla sen la piednotoj, sed la prinotado servas por klarigi la kulturan fonon kaj tiel riĉigas la legoĝuon.

Eksteraj ligiloj redakti