Malfermi la ĉefan menuon

De Profundis (esperantigite El la Profundaĵoj) estas longa letero skribita de la dramverkisto Oscar Wilde en la 1897-a jaro al lia iama amulo Lordo Alfred Douglas dum lia dujara enkarcerigo en brita prizono pro sekreta samseksa amorado. Wilde, alkutimiĝinte al riĉa vivmaniero, nelonge post ekloĝado en prizono multe ŝanĝis sian mondrigardon kaj sintenon al vivo, kio estas spegulata de la letero.

La letero entenas kelkajn apartajn temojn: en la komenco Wilde kritikas Douglas pro lia malagrableco kaj malaprobinda sinteno koncerne ilian amrilaton, kaj priskribas aliajn aŭtobiografiajn elementojn de la tempo de lia juĝado. Sed la letero poste iĝas pli filozofiema kaj eĉ religiema, unue esplorante la esencon de sufero kaj poste la vivon de Jesuo, kiun Wilde karakterigas kiel draman, romantikan artiston kaj individuiston. Do en ia senco oni povas konsideri De Profundis kiel grandan eseon, aŭ kiel monologon en kiu la aŭtoro imagas la reagojn de la alparolato kaj respondas al ili.

La prizonaj gardistoj ne permesis al Wilde alsendi la leteron, sed ili lasis lin posedi ĝin ĉe si. Post sia liberiĝo Wilde transdonis la manskribaĵojn al alia konatulo kaj aminto, la ĵurnalisto Robert Ross, kiu laŭ ties instrukcioj kreis du kopiojn: unu por Douglas, la alia por Wilde mem. Ross eldonis la leteron je la 1905-a jaro, kiam Wilde jam estis kvin jarojn morta. Tamen li devis forigi ĉiujn aŭtobiografiaĵojn kaj personajn menciojn de Douglas kaj aliuloj, timante ke tiuj trovus ilin kalumniaj. Li nomis la verkon De Profundis el la 130-a psalmo. Fine la plena necenzurita versio aperis en la 1962-a jaro.