Anusa seksumado estas seksa praktiko sur la anuso helpe de enpenetro de peniso, erotikaj helpiloj aŭ la fingroj (fingrumado). Ĉar la rektumo diference de la vagino malhavas naturan humidecon, la uzo de lubrikaĵo estas kutime dum tiu ĉi praktiko.

Historia vido redakti

 
Bildo de aliseksema anusa seksumado

Laŭ literaturo la anusa seksumado estis en malnovepokaj kulturoj konsiderata neniel stranga nek eksterordinara. Post alveno de kristanismo la seksumado ĝenerale kaj la anusa seksumado precipe fariĝis tabuo, kiu daŭras ie ĝis hodiaŭ. Tiu ĉi pozicio estas ofte konsiderata kiel nepura kaj nenatura.

En afrikaj kulturoj la pozicio estas konsiderata kiel permesita eĉ antaŭ geedziĝo, ĉar dum ĝi knabino restas virgulino, kio ebligas ŝian vendon aŭ edzinigon. Estas relative interese, ke la menciitaj socioj malgraŭ tio havas por tiu ĉi seksumado saman aĝan limon kiel por geedziĝo (plej ofte 12 jarojn). Ĉe multaj socioj tiu ĉi kontakto en geedzeco estas konsiderata kiel nemorala, ĉar la virino ne povas gravediĝi post ĝi.

En malnovepoka Egiptio la samseksema anusa seksumado estis konsiderata kiel normala kaj ĉio signas, ke en la plej malnovaj epokoj reganto pruvis sian virecon per tio, ke li seksatencis malvenkitan kontraŭulon, tiu ĉi kutimo respeguliĝis ekzemple en mitoj, kie dum disputo inter dio Horo kaj Suteĥ, Suteĥ kelkfoje seksatencis Horon kaj egiptaj dioj eĉ ne ekmiros super tio. Laŭ fontoj, kiuj parolas pri tiu ĉi problemaro, ekzistas nenia motivo konjekti, ke en la malnovepoko oni konis tiun ĉi manieron de seksumado sole inter du viroj.

Prostata masaĝo redakti

Kelkaj viroj povas atingi orgasmon nur pere de stimulo de la prostata glando kiel prostata masaĝo aŭ kiel akceptema anusa seksa praktiko. Viroj foje referas al la prostato kiel la "vira G-punkto" kaj priskribas la senton de prostata masaĝo en ofte similaj priskriboj kiel faras virinoj pri la virina G-punkta stimulado.[1][2]

Prostata masaĝo permesus al viro atingi prostatan orgasmon danke al ripetataj premoj sur erogena loko de la prostato nomata punkto P, analoge al punkto G[3]. Tiu orgasmo estus malsama de la penisa orgasmo kaj pli similus al tiu ĉe virinoj ĉar pli svaga, pli intesta, profunda kaj sen ejakulado[3].

Tiu ĉi praktiko estas konsiderata kiel sekura sekso okaze de konservado de jenaj sekuraj disponoj: la manoj devas esti puraj kaj la ungoj tonditaj kaj fajlitaj (longaj aŭ akraj ungoj povas kaŭzi skrapvundojn, vundojn aŭ kaŭzi infekton). Se sur ungo troviĝas skrapvundo aŭ tranĉvundo, ĝi devus esti pakumita en vinilan ganton. La manoj devas esti komplete lavitaj per sapo. Ne okazu fingrumado de la vagino post fingrumado de anuso pro kaŭzo de eventuala infekto.

 
Pegado (angle pegging) permesas la praktikon de seksa reciprokeco

La seksa praktiko pere de dildo (prostatmasaĝilo) [4][5], fiksita kun ŝnuro al la koksoj (tiam nomata dildo-zono) kaj uzata por penetri la partneron anusevagine, nomiĝas pegado ('stangorubado' litere tradukita el la angla 'pegging'[6], france 'chevillage'[7]). Unu el la plej konataj dildoj nomiĝas Aneros. Dildoj de dua generacio por prostatomasaĝado provizias pli rektan kaj plenan masaĝon de la prostata glando ol antaŭaj modeloj[8] Prostata stimulo povas produkti pli fortan kaj pli potencan orgasmon ol nur penisa stimulado. Ankaŭ en la kadro de tantro-masaĝo masaĝi la prostaton apartenas al la eblecoj.

Prostatmasaĝo, precipe kun dildo, okazu:

  • prudente kun uzo de specife analcela lubrifikaĵo,
  • nepre ne bruske kaj penetrante laŭŝtupe
  • se per dildo, ĝi ne estu pli longa ol 19 centimetrojn kaj prefere malpli,
  • pere de sencaj cirkulaj movoj kaj ne iri-reen.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • (franca) Bill Brent, Tout savoir sur le plaisir anal (pour lui), Tabou, 2005.
  • (angla) Taormino, Tristan. The Ultimate Guide to Anal Sex for Women, Cleis Press, 1997, 2006. ISBN 978-1-57344-028-8
  • (angla) Morin, Jack Anal Pleasure & Health: A Guide for Men and Women, Down There Press, 1998. ISBN 978-0-940208-20-9
  • (angla) Strong, Bill with Lori E. Gammon Anal Sex for Couples: A Guaranteed Guide for Painless Pleasure Triad Press, Inc.; First edition, 2006. ISBN 978-0-9650716-2-8
  • (angla) C. Glickman und A. Emirzian: The Ultimate Guide to Prostate Pleasure (la ultima gvidilo al prostatoplezuro), Cleis, Berkeley 2013, ISBN 978-1-57344-904-5
  • (angla) REI, Kavida. Ultimate Erotic Massage (ultima erotika masaĝo), New York : Dorling Kindersley, 2010. 192 s. ISBN 978-1405345613.
  • (angla) ROSS, Laura. The Secrets to Sensational Foreplay: The Hottest Ways to Touch Your Lover for Incredible Pleasure, Stronger Orgasms, and Longer, Better Sex. Beverly : Quiver, 2010. 160 s. Dostupné online. ISBN 978-1592334285. Paĝo 74
  • (germana) Alexa Adore: Ratgeber Analsex: Tipps und Tricks für sicheren Analverkehr und genussvolle Anal-Erotik. Flexible Literature, 2007, ISBN 3-937825-65-7.
  • (hispana) Alex Comfort, 1991. El placer de amar. Ed. Naturart. ISBN 84-87535-59-3

Referencoj redakti

  1. (angla) Martha Rosenthal, Human Sexuality: From Cells to Society. Cengage Learning. pp. 133–135.ISBN 0618755713.
  2. (angla) Ladas, AK, Whipple, B. Perry, JD (1982) Ladas, AK. (1982) The G spot and other discoveries about human sexuality. New York: Holt, Rinehart, and Winston. ISBN 0440130409. Ladas, AK. (1982) The G spot and other discoveries about human sexuality. New York: Holt, Rinehart, and Winston. ISBN 0440130409.
  3. 3,0 3,1 (franca) Catherine Maillard, intervjuo de Dro. Pierre Desvaux (seksuologo), «La véritu sur le point G ou orgasme prostatique » [arkivo], sur Doctissimo,‎ 12-a de majo 2016
  4. Dr Sylvain Mimoun, «qu'est-ce que le massage de la prostate» Arkivigite je 2016-10-03 per la retarkivo Wayback Machine [arkivo], sur Allô Docteurs,‎ 30-a de aŭgusto 2013.
  5. (angla) Ropaga, Prostate massage, SteemIt.
  6. (franca) Agnes Ginard, Sexe anal, que signifie 'chevillage Arkivigite je 2020-10-01 per la retarkivo Wayback Machine, pegging' (anusa seksumado, kio signifas pegadon ?), 400 culs - Libération, 17a januaro 2016.
  7. (franca) Maïa Mazaurette, Les milles vertus du chevillage (la mil valoroj de pegado), Le Monde, 8a majo 2016.
  8. (angla) "Aneros Helix"