Tantrismo

hinda esotera tradicio
(Alidirektita el Tantro)

Tantrismo, TantroTantra (en Sanskrito: तन्त्र, laŭvorte "teksi, teksilo, sistemo") denotacias la ezoterajn tradiciojn de Hinduismo kaj Budhismo kiujn kundisvolviĝis plej verŝajne pri la mezo de la 1a jarmilo p.K. La termino tantra, en la tradicioj de Hindio, signifas ankaŭ ajnan koncepton sisteme aplikeblan al "teksto, teorio, sistemo, metodo, instrumento, tekniko aŭ praktiko".[1][2]

Starte en la fruaj jarcentoj de la komuna epoko, nove aperintaj "Tantra" centris en Viŝnu, ŜivoŜaktio.[3] En Budhismo, la tradicio de Vaĝrajano estas konata pro siaj etendaj tantraj ideoj kaj praktikoj.[4][5] Tantraj Hinduismaj kaj Budhismaj tradicioj influis super aliaj Orientaj religioj kiel Ĝajnismo, la tibeta Bön, Daoismo kaj la japana tradicio de Ŝintoismo.[6]

Kelkaj manieroj de adorado ne-veda kiel "Puja" estas konsiderataj tantraj en siaj konceptoj kaj ritoj. Ankaŭ konstruado de Hinduisma templo ĝenerale kongruas kun la ikonografio de tantro.[7][8] Hinduismaj tekstoj priskribantaj tiujn temojn estas nomataj Tantroj, "Āgama" aŭ "samhita".[9][10] En Budhismo, ties tantra-ĝenra literaturo influis la artaĵojn en Tibeto, historiaj grototemploj de Hindio kaj ikonaro en Sudorienta Azio.[11][12][13] La tantro, en siaj variaj formoj, ekzistas en landoj kiel Butano, Koreio, Ĉinio, Tibeto, Barato, Indonezio, Japanio, Mongolio kaj Nepalo.

Referencoj redakti

  1. Ron Barrett (2008). Aghor Medicine. University of California Press. p. 12. ISBN 978-0-520-25218-9.
  2. Flood 2006, pp. 9–14.
  3. Flood 2006, p. 7-8.
  4. Flood 2006, pp. 9, 107.
  5. Geshe Kelsang Gyatso. (2000) Essence of Vajrayana: The Highest Yoga Tantra Practice of Heruka Body Mandala. Motilal Banarsidass, p. x, 5–7. ISBN 978-81-208-1729-6.
  6. Gray 2016, pp. 1–2, 17–19.
  7. Padoux 2013, p. 2. "The Hindu worship, the pūjā, for instance, is Tantric in its conception and ritual process, the principles of Hindu temple building and iconography are Tantric, and so on."
  8. Flood 2006, p. 53,73-75,79,81-3,99,132-3,177.
  9. Padoux 2013, p. 1.
  10. Lorenzen 2002, p. 25.
  11. Robert Beer. (2003) The Handbook of Tibetan Buddhist Symbols. Serindia Publications, p. xi–xiv. ISBN 978-1-932476-03-3.
  12. Carmel Berkson. (1986) The caves at Aurangabad: early Buddhist Tantric art in India. Mapin, p. 11–12.
  13. (2015) Buddhist Art of Myanmar. Yale University Press. ISBN 978-0-300-20945-7.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti