Orientaj religioj

Distribuo de nuntempaj Orientaj religioj (flave), kontraŭ Abrahamaj religioj (purpure).

La Orientaj religioj estas la religioj kiuj originiĝis en Orienta, Suda kaj Sudorienta Azio kaj kiuj montras dissimilaĵojn disde la Okcidentaj religioj.[1] Tio inkludas la orientazajn religiojn (Ŝintoismo, Sindoismo, Taoismo kaj Konfuceismo), Hindiajn religiojn (Hinduismo, Budhismo, Sikismo kaj Ĝainismo) same kiel la animismajn indiĝenajn religiojn.[2][3]

Tiu Orient-Okcidenta distingo inter religioj, ĝuste kiel ĉe la kultura distingo inter Oriento kaj Okcidento, kaj la konotacijo kiuj eliras el tio, estas tute ampleksa kaj ne preciza. Krome, la geografia distingo havas malpli da senco en la nuntempa kunteksto de tutmonda transkultureco.

Kvankam multaj okcidentaj observantoj klopodas distingi inter Orientaj filozofioj kaj religioj, tio estas distingo kiu ne ekzistas en kelkaj orientaj tradicioj.[4]

Hindiaj religiojRedakti

 
Giganta statuo de la Ĝajna sanktulo Gomatesvara, en Karnatako, suda Barato.

HinduismoRedakti

Hinduismo estas la ĉefa religio en Barato kaj Nepalo. La unua signifo de la vorto (uzita de islamanoj) estis la religio de la popolo, kiu loĝas trans la rivero Sindhu aŭ la Induso. Paroli pri "Hinduismo" estas iom kiel paroli pri "Eŭropismo"; la popoloj de Hindio kompreneble havas multajn malsamajn kredojn, same kiel tiuj de Eŭropo. Iuflanke, en Barato oni povas trovi kelkajn pligrandajn sektojn, ekz. viŝnuismonŝivismon. Anoj de unu sekto konsentas la sanktecon de la aliaj kaj eĉ ofte, de aliaj religioj, do ilia rilato ne estas kiel ekzemple la rilato inter judismo kaj kristanismo.

Aliaflanke, oni ofte aŭdas, ke la fundo de hinduismo estas la Vedoj, la plejfruaj skribaĵoj de Hindio. Nur la sektoj, kiuj akceptas la Vedojn, estas "ortodoksaj". Ekzemploj de ne-ortodoksaj hindaj sektoj estas Budhismo aŭ Ĝajnismo. Laŭ la popola religio de Barato, ankaŭ la epikoj Mahabarato kaj Ramajano estas sanktaj fontoj de hinduismo, same kiel la Puranoj (dirakontoj).

BudhismoRedakti

Budhismo, ankaŭ kontata kiel budaismo, estas unu el la grandaj religioj de la mondo. (Pri ĝiaj kanonaj tekstoj, vidu Tripitako.) La nombron da budhanoj neniu scias - pritaksoj varias inter 200 milionoj kaj unu miliardo. La budhismo estas plimulta religio en Cejlono/Srilanko, kaj en grandaj partoj de orienta, sudorienta kaj centra Azio; budhismaj malplimultoj troveblas en multaj aliaj landoj, orientaj kaj okcidentaj. Budhismo estis fondita de la Budho (budho Gotamo) el Ŝakjujo, sendependa respublika ŝtato en Hindio (regiono, kiu inkluzivas la nunajn ŝtatojn Barato, Nepalo, Pakistano kaj Bangladeŝo), verŝajne en la 6-a jarcento a.n.e.

ĜainismoRedakti

 
Sika pilgrimo ĉe la Ora Templo (Harmandir Sahib) en Amricaro, Panĝabo, Barato.

Ĝajnismo aŭ ĝainismo (tradicie konata kiel Jain Dharma, sanskrite: जैन धर्म) estas barata religio, iom pli frua ol la budhismo; tiuj du religioj estas la solaj plu vivantaj el la multaj fruhistoriaj skoloj de la ŝramanismo, kiuj oponis la brahmanismon, kiu siavice poste evoluis al la hinduismo. Tiu tamen estis dumtempe influita de la ĝajnismo, precipe pri la ideo de "ne-perforto" (ahimso); kiel ekzemple tiu praktikata de Mahatma Gandhi.

SikismoRedakti

Sikismo (laŭ PIV, ankaŭ siĥismo) (panĝabe ਸਿੱਖ, sikkh [sɪkkʰ]) estas unudia religio fondita en la 15-a al la 16-a jarcento en Hindio, nome en la regiono Panĝabio de la Hinda subkontinento, fare de Guru Nanak kaj pluprogresis sub la dek sinsekvaj Sikguruoj (el kiuj la dekunua kaj lasta guruo estus la sankta skribaĵo "Guru Granth Sahib". La "Guru Granth Sahib" estas kolekto de la verkoj de la sikguruoj, kiu estis kompilita de la 5-a sikguruo). Ĝi estas la la 5-a al 9-a plej granda organizita religio en la mondo (depende el la klasigaj konsideroj), kun proksimume 30 milionoj da sekvantoj. La ŝtato de Panĝabo en Barato estas la nura ŝtato en la mondo kun majoritato de sika loĝantaro.

Orientaziaj religiojRedakti

 
Torii, Icukuŝima.

TaoismoRedakti

Taoismo (daŭismo aŭ taismo) estas religio kiu evoluis el la filozofio de Laozio (Laozi) kaj Ĝuangzio (Zhuangzi) kaj sub la influo de popola kulto kaj budhismo. Ĝia ĉefa verko estas la Daŭdeĝingo (Tao Te Ching). Laŭ taoismo, la plej alta realo kaj celo de la mondo kaj de nia vivo estas la Tao (Dao). Nuntempe taoismo estas religio de 20 milionoj, precipe en Tajvano, estinte severe persekutita sub la komunista reĝimo en Ĉinio mem dum diversaj epokoj. En la Okcidento estas taoismo okcidenta: taoismo, kiu sekvas Laozion kaj Ĝuangzion, sed sen dioj kaj kulto. La taoisma etiko, kiun jam praktikis antikvaj saĝuloj, nun eĉ populariĝas inter streĉplagitaj manaĝistoj. En nia tempo, la plej grava influo de taoismo realiĝas per zen-budhismo (zeno) (japane: zen; malnov-ĉine dʑjen: mandarine: chán, lit. "meditado").

ŜintoismoRedakti

Ŝintoo, aŭ pleonasme Ŝintoismo, (japane 神道 shintō) estas unu el la indiĝenaj religioj de Japanio. La nomo signifas "la vojo de la dioj," aŭ pli ĝuste, "la vojo de la kamioj" (la japanaj -tō kaj -dō egalas al la ĉina -tao en taoismo). Oni komencis uzi la nomon nur kiam la budhismo (japane butsu-dō, "la vojo de la Budho") atingis Japanion; ĝis tiam, la religio estis sennoma. La ŝintoon oni povas priskribi kiel formo de animismo. Grava estas la kulto de naturaj animoj, nomataj kamioj (japane kami) el kiuj tre grava estas la sundiino Amaterasu.

KonfuceismoRedakti

Konfuceismo estas unu el la tri klasikaj religioj/filozofioj de Ĉinio - religio en la sama senco kiel la unua sistemo tiel nomita, nome la romia, kiu ĉefe temis ne pri kredo aŭ fido sed pri ritaroj kaj pri obeo al ĉimonda potenco, sed pli ĝuste religio kaj etika/politika mondkoncepto. La konfuceismo do estas grandparte ŝtata ideologio, strikte hierarĥia (male al la taoismo kaj budhismo), kun detalaj reguloj pri la rilato inter superuloj kaj subuloj - estro kaj servisto, edzo kaj edzino (la konfuceismo ne predikas egalecon inter la seksoj), gepatroj kaj gefiloj. Krom en Ĉinio, la konfuceismo havis grandan influon en Koreio, Japanio kaj Vjetnamio. En Japanio, ĝi influis ankaŭ la ŝintoismon.

Orientazia BudhismoRedakti

VjetnamioRedakti

NotojRedakti

  1. Coogan, Michael David. (2005) Eastern Religions: Origins, Beliefs, Practices, Holy Texts, Sacred Places. Oxford University Press. ISBN 0195221907.
  2. (1988) Readings in Eastern Religions. Wilfrid Laurier University Press. ISBN 0889209553.
  3. Gurdon Oxtoby, Willard. (1996) World Religions: Eastern Traditions, Volume 2. Oxford University Press. ISBN 0195407504.
  4. Morgan (2001). pp. 9-11.

BibliografioRedakti

  • De Bary, William Theodore & Tu, Weiming. Confucianism and Human Rights. Columbia University Press (1998). ISBN 0-231-10936-9.
  • Fisher, Mary Pat. Living Religions: An Encyclopaedia of the World's Faiths. I.B. Tauris (1997). ISBN 1-86064-148-2.
  • Flood, Gavin D. An Introduction to Hinduism. Cambridge University Press (1996). ISBN 0-521-43304-5.
  • Huang, Siu-chi. Essentials of Neo-Confucianism: Eight Major Philosophers of the Song and Ming Periods. Greenwood Press (1999). ISBN 0-313-26449-X.
  • Leaman, Oliver. Key Concepts in Eastern Philosophy. Routledge (1999). ISBN 0-415-17362-0.
  • LaFargue, Michael. Tao and Method: A Reasoned Approach to the Tao Te Ching. SUNY Press (1994). ISBN 0-7914-1601-1.
  • Markham, Ian S. & Ruparell, Tinu. Encountering Religion: an introduction to the religions of the world. Blackwell Publishing (2001). ISBN 0-631-20674-4.
  • Maspero, Henri. Translated by Frank A. Kierman, Jr. Taoism and Chinese Religion. University of Massachusetts (1981).
  • Morgan, Diane. The Best Guide to Eastern Philosophy and Religion. St. Martin's Griffin (2001). ISBN 1-58063-197-5.
  • Ono, Sakyo. Shinto: The Kami Way. Tuttle Publishing (2004). ISBN 0-8048-3557-8.
  • Pilgrim, Richard B. Buddhism and the Arts of Japan. Columbia University Press (1999). ISBN 0-231-11347-1.
  • Rausch, Thomas P. & Chapple, Christopher Key. The College Student's Introduction to Theology. Liturgical Press (1993). ISBN 0-8146-5841-5.
  • Segal, Robert Alan. The Blackwell Companion to the Study of Religion. Blackwell Publishing (2006). ISBN 0-631-23216-8.
  • Sharot, Stephen. A Comparative Sociology of World Religions: virtuosos, priests, and popular religion. NYU Press (2001). ISBN 0-8147-9805-5.
  • Slingerland, Edward Gilman. Effortless Action: Wu-Wei as Conceptual Metaphor and Spiritual Ideal in Early China. Oxford University Press (2003). ISBN 0-19-513899-6.
  • Smart, Ninian. World Philosophies. Routledge UK (2000). ISBN 0-415-22852-2.
  • Swami Bhaskarananda. The Essentials of Hinduism. Viveka Press (1994). ISBN 1-884852-02-5.
  • Weightman, Simon. Hinnells, John (ed). Handbook of Living Religions. Penguin Books (1997). ISBN 0-14-051480-5.
  • Yao, Xinzhong. An Introduction to Confucianism. Cambridge University Press (2000). ISBN 0-521-64430-5.
  • York, Michael. Pagan Theology: Paganism as a World Religion. NYU Press (2005). ISBN 0-8147-9708-3.