Transkulturismo

(Alidirektita el Transkultureco)

Transkulturismo estas koncepto, kiun origine vortumis la kuba esperantisto kaj antropologo Fernando Ortiz en 1947[1] por priskribi la fenomenon ke kulturoj influas unu la aliajn[2]. La koncepto transkulturismo, kontraste al interkulturismo kaj multkulturismo, deiras de la fakto ke kulturoj ne estas homogenaj, klare distingeblaj entoj, sed pli ofte estas interligitaj kaj miksitaj, precipe kiel rezulto de la tutmondiĝo. Transkulturismo priskribas precize ĉi tiun aspekton de la evoluo de klare distingeblaj individuaj kulturoj en tutmonda kulturo[3] en kiu la homoj sentas sin ĉehejme en pli ol unu kulturo.

La transkulturismo-koncepto kiel nova koncepto de kulturo estiĝis kiel respondo al manko de kontento pri konceptoj kiel multkulturismo kaj interkulturismo.

La transkultura aliro situigas sin 'trans' kulturoj: ĝi ebligas aliri nivelon pli taŭgan al interkultura plivaloro[4]. Transkulturismo implicas, ke kulturo ne haltas je la limoj de naciaj kulturoj, sed ke kulturo povas trovi konotaciojn kun aliaj kulturoj, iom kompareble kun la ekzotikaj fruktoj kiuj tutmondiĝas kaj en multaj lokoj de la mondo ne plu estas perceptataj kiel fremdaj pro la ĉiea ĉeesto sur la merkato. Transkulturismo respeguliĝas ankaŭ en la identeco de individuo kiu identigas sin kun pli ol unu kulturo. Tipa ekzemple de transkultura aŭtoro estas Fouad Laroui. En ties libroj la du centraj ecoj de sia verkado (humuro kaj multlingveco) strikte interrilatas. Li parolas flue la francan, anglan, nederlandan, dialektan araban kaj klasikan araban. Siaj verkoj respegulas la malsamajn tavolojn de spertoj kaj lingvoj, kiujn li kolektis dum sia vivo. Kun humuro li priskribas malsamajn vidpunktojn, kiuj plejparte transiras kulturojn, naciecojn kaj sociajn hierarkiojn[5].

La filozofo Wolfgang Welsch, parolante pri transkultura socio, diras ke nuntempaj kulturoj estas plejparte karakterizitaj de miksiĝo, penetrado kaj hibridiĝo kaj ke kulturoj jam ne havas la antaŭe prezentitan formon de homogeneco kaj aparteco.

Transkulturismo estas pli ol transiro de unu kulturo al alia; ĝi ne konsistas simple el akirado de alia kulturo (enkulturiĝo) aŭ de malvenko aŭ elradikigado de antaŭaj kulturoj (senkulturigo). Prefere, ĝi kunfandas tiujn konceptojn kaj plie ĝi portas la ideon de la sekva kreado de novaj kulturaj fenomenoj (novkulturigo). Fernando Ortiz ankaŭ nomis la gigantan efikon de la hispana koloniismo sur la indiĝenaj popoloj de Kubo "malsukcesa transkulturismo". Transkulturismo povas esti la sekvo de kolonia konkerado kaj submetiĝo, precipe en postkolonia epoko kiam indiĝenaj homoj luktis por sia propra senco de identeco.

Simple esprimite, transkulturismo eflektas la naturan tendencon de homoj (ĝenerale) solvi konfliktojn dum tempo, prefere ol pliseverigado de ili. (En la moderna kunteksto, kaj konfliktoj kaj konfliktosolvoj estas plifortigitaj per komunikado kaj transportado de teknologio – la antikva tendenco de kulturoj drivantaj aŭ restantaj dise anstataŭiĝis per pli fortaj tendencoj kunigantaj sociojn). Kie transkulturismo tuŝas etnecon kaj etnajn temojn, la esprimo "etnokonverĝo" foje estas uzata.

En ĝenerala signifo, transkulturismo kovras temojn kiel militon, etnan konflikton, rasismon, multkulturismon, transrasan geedziĝon kaj ajnan alian el kelkaj kuntekstoj, kiuj traktas pli ol unu kulturon. En la alia ĝenerala signifo, transkulturismo estas unu aspekto de tutmondaj fenomenoj kaj homaj okazaĵoj.

En kultura antropologio kaj kultura geografio, transkultura disvastigo, kiel konceptigis ĝin Leo Frobenius en sia verko de 1897/98 nome Der westafrikanische Kulturkreis, estas la disvastiĝo de kulturaj aferoj – kiel ideoj, stiloj, religioj, teknologioj, lingvoj ktp. – inter individuoj, ĉu ene de unu kulturo aŭ el unu kulturo al alia. Ĝi estas distingenda disde la difuzo de novaj aferoj ene de specifa kulturo. Vidu ankaŭ Gu Wendu.

Esperanto kaj transkulturismo redakti

Neniu kulturo konstruiĝis nur el si mem, sed surbaze de influoj el aliaj landoj. Tial oni ne povas naciigi kulturon, t.e. atribui naciecan karakteron al elementoj de kulturo, kiel ofte okazas en nacilingvaj kulturoj[6]. Esperanto volas esti pli ol lingvo. La historio de la homaro estas historio de homoj (kaj kulturoj), kiuj moviĝas kaj intermiksiĝas. Esperanto ĉiam celis antaŭenigi internacian kompreniĝon kaj toleremon al malsamaj vivmanieroj, religioj kaj lingvoj de ĉiuj grupoj tra la tuta mondo kondiĉe ke tiuj ne estas fundamente kontraŭaj al la homaj rajtoj. Dank' al tio ĝi kapablis poste krei propran kulturon, ian transkulturecon, kiu ensorbis sciojn pri aliaj landoj kaj lingvoj, sed ankaŭ kulturajn influojn el aliaj kulturoj en sia literaturo, muziko, kunkreante komunajn valorojn kaj pensmanierojn[7]. Esperanto ne restis artefakto.

La nacio-ŝtato estis tro ofte konstruo surbaze de kiu homoj kiuj parolas malsaman lingvon aŭ apartenas al malsama kulturo estis aŭ estas ankoraŭ diskriminaciataj, ekskludataj kaj subordigataj. Tio klarigas kial iuj artistoj sen landlimoj, ekzemple romaaj artistoj, spertas la streĉan kadron de la nacio-ŝtato kiu ne plu kongruas kun nunaj demografiaj strukturoj kaj preferas anstataŭigi ĝin en siaj artaĵoj pere de alia, pli malferma modelo, karakterizata de transkultura pensado[8].

Transkultura socio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Transkultura socio.

La transkultura socio estas socia koncepto temiganta kulturon, en kiu ĉiuj povas partopreni, egale el kiu kulturo ili origine devenas. La koncepto estis publikigita en 1997 fare de la filozofo Wolfgang Welsch. sed lia aliro estis akre kritikita[9]. La antropologoj Clyde Kluckhohn kaj Frank L. Strodtbeck jam antaŭe okupiĝis pri la temo[9]. La filozofo Wolfgang Welsch, parolante pri transkultura socio, diras ke nuntempaj kulturoj estas plejparte karakterizitaj de miksiĝo, penetrado kaj hibridiĝo kaj ke kulturoj jam ne havas la antaŭe prezentitan formon de homogeneco kaj aparteco.

Transkultura edukado redakti

Transkultura edukado celas transdoni kulturojn ne kiel karakterizajn diferencojn, sed kiel eblecoj por partoprenado[10]. Multaj lingvinstruistoj havas la tradician ideon ke nur unu kulturo estas ligita al unu specifa lingvo kaj unu aparta nacio. Tiu ideo respegulas sin en multaj el la disponeblaj instrumaterialoj. Ĉi tiu emfazo estas streĉa kampo, precipe por lingvoinstruistoj kiuj instruas ekster la landoj, kie la cellingvo estas parolata kiel oficiala lingvo, ĉar ĉi tiu kuntekstigo ne kongruas kun la kunteksto, en kiu ili instruas[11].

Transkultura pedagogio celas esplori la kompleksan diversecon de kulturoj sen krei kontraŭojn aŭ hierarkiojn[12].

Transkultura lingvopedagogio redakti

Ankaŭ en la instruado de lingvoj transkulturismo estas ŝlosila elemento en la 21-jarcento kaj celas disvolvigi ĉe gelernatnoj "tutmondan kulturan konscion" (Kumaravadivelu 2008)[13]. kaj eduki ilin al "kritikaj civitanoj por interkultura mondo" (komparu Guilherme 2002)[14]. La kerno de tia kritika aliro estas kultura transformado[11], kiel proponas Kumaravadivelu, estas, ke gelernantoj ankaŭ pripensu siajn proprajn spertojn, lingvojn, ideojn kaj sintenojn, kiuj estas parto de la interkulturaj situacioj, kiujn ili renkontas, ĉu en tekstoj, ĉu en realaj kontaktoj[11]. La defio en postnacia konstelacio kuŝas en la disvolviĝo de konceptoj, kiuj apartigas sin de la naciaj funkciigoj de lingvoj kaj de lingvaj sciencoj.

Transkultura komunikado redakti

Iuj universitatoj kiel la aŭstriaj universitatoj Vieno kaj Graz ofertas studojn en transkultura komunikado[15].

Literaturo redakti

(angla) E. James Lieberman, "Esperanto and Trans-national Identity: The Case of Dr. Zamenhof," International Journal of the Sociology of Language, vol. 20, 1979, p. 104

(itala) Cesare Gagliare, Esisti sperimentali di un test obiettivo di competenza interlinguistica e transculturale (ekzistas eksperimentoj de objektiva testo de interlingvistika kaj transkultura kompetenteco), en : Giuliana Mazzotti, Verso unu educazione interlinguistica e transculturale, 1983, Milano, eld. Marzorati.

(itala) Giovanni Minardi, Proverbi e modi di dire : un approccio transculturale e interlinguistico attraverso il folklore (proverboj kaj dirmanieroj : transkultura kaj interlingvistika aliro pere de la folkloro), en : Giuliana Mazzotti, Verso unu educazione interlinguistica e transculturale, 1983, Milano, eld. Marzorati.

(germana) Wolfgang Welsch: Was ist eigentlich Transkulturalität? (Kio estas fakte transkultureco) In: Lucyna Darowska, Claudia Machold (Hrsg.): Hochschule als transkultureller Raum? Beiträge zu Kultur, Bildung und Differenz. transcript, Bielefeld 2009. (PDF; 213KB)

(germana) Arata Takeda: Transkulturalität im Schulunterricht (transkultureco en la lerneja instruado, (PDF-dosiero Arkivigite je 2018-05-13 per la retarkivo Wayback Machine, 1,39 MB)

(germana) Ingrid Gogolin (2006): Erziehungswissenschaft und Transkulturalität (Eduka scienco kaj transkultureco) En: Göhlich, Michael; Leonhard, Hans-Walter; Liebau, Eckart; Zirfas, Jörg (eld.): Transkulturalität und Pädagogik. Interdisziplinäre Annäherungen an ein kulturwissenschaftliches Konzept und seine pädagogische Relevanz. Weinheim/München: Juventa, paĝoj 31–43.

(angla) Wolfgang Welsch: Transculturality - the Puzzling Form of Cultures Today. In Spaces of Culture: City, Nation, World, hrsg. von Mike Featherstone und Scott Lash, London: Sage 1999, 194-213.

(germana) Arata Takeda, Plädoyer für eine transkulturelle Erziehung, en intervjuo kun la fondumo Giordano Bruno.

(hispana) Duno-Gottberg, Luis (2003). Solventando las differencias: La ideología del mestizaje en Cuba, Iberoamericana – Frankfurt am Main, Vervuert, Madrid.

(angla) J.G. Herder (2004), The Origin of Language, and the Possibility of Transcultural Narrative”, Language and Intercultural Communication 4: 1-2 : 1-10.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(germana) Retejo de Wolfgang Welsch Arkivigite je 2012-11-20 per la retarkivo Wayback Machine

(germana) Transkulturelle Gesellschaft (transkultura socio)

(germana) Transkulturalität (transkulturismo) : bonega enkonduko kaj komparo kun interkulturo.

(franca) La afrika kimono kiel transnacia kultura fenomeno: Serge Mouangue at TEDxConcorde 2012

Notoj kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la germanlingva artikolo 'transkulturelle Gesellschaft' je la 12-a de Majo 2018.

  1. Ortiz 1995 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, pp=v,97
  2. (germana) Transkulturalität, Kulturshaker.
  3. (germana) Multikulturalität, Interkulturalität, Transkulturalität und Plurikulturalität, IKUD® Seminare, alirite la 1-an de majo 2018.
  4. (germana) Damien Ehrhardt, "Liszt, médiateur entre la France et l'Allemagne. Vers une histoire transculturelle de la musique", p. 526-527.
  5. (en) Katrien Lievois & Cristina Vezzaro, Multilingual humour in a polyglot multicultural author: the case of Fouad Larou (PDF), UGent, European Journal of Humour Research 7 (1) 71–90, 2019
  6. (germana) Deutsche Klasik als „weltbürgerliche Strömung“ (germana klasika stilo kiel mondcivita tendenco), in Deutschland transkulturell, la 4-an de Novembro 2016, alirite la 15-an de Aŭgusto 2018.
  7. Pri barbareco (Ludoviko Zamenhof) kaj transkultureco, Naturamikoj sur verdaj vojoj, Esperanta Naturamikaro.
  8. (en) Tit.for.tat. Counter images for transcultural thinking and acting, Nada Prlja, artisto kies verkaro rilatas al maljusteco kaj malegaleco en socioj.
  9. 9,0 9,1 (germana) Juneja, Monica; Falser, Michael: Kulturerbe - Denkmalpflege: transkulturell. Eine Einleitung. In: Dies. (Hg.): Kulturerbe und Denkmalpflege transkulturell. Grenzgänge zwischen Theorie und Praxis. Bielefeld: Transcript, 2013, 17-34. (ISBN 978-3-8376-2091-7)
  10. (germana) Arata Takeda: Wir sind wie Baumstämme im Schnee. Ein Plädoyer für transkulturelle Erziehung, Münster: Waxmann, 2012. S. 84.
  11. 11,0 11,1 11,2 (nl) Gerdi Quist, Cultuurtekst als middel voor interculturele reflectie, revuo Neerlandica extra Muros, paĝo 33, 2010
  12. (germana) Arata Takeda, Transkulturalität im Schulunterricht Arkivigite je 2018-05-13 per la retarkivo Wayback Machine (transkultureco en la lerneja instruado), alirita la 12-an de majo 2018.
  13. (en) Kumaravadivelu, B., Cultural Globalization and Language Education. New Haven en Londen, 2008
  14. (en) Guilherme, M., Critical Citizens for an Intercultural World. Clevedon, 2002
  15. (germana) Bachelorstudium Transkulturelle Kommunikation.

Eksteraj ligiloj redakti

Kani, Juan Goytisolo, transkulturismo transĝibraltara. [1] Arkivigite je 2018-06-24 per la retarkivo Wayback Machine Aliritae la 7-an de Majo 2018.