Transkultura socio

La transkultura socio estas socia koncepto respektive kulturo, en kiu ĉiuj partoprenas sendepende de la nacia kulturo, el kiu ili originas. Tiu socia koncepto estis publikigita en 1997 de la filozofo Wolfgang Welsch en sia samnoma eseo.

La metoda aliro de Welsch estis akre kritikita pro metodikaj kialoj[1]. Pri la temaro okupiĝis jam antaŭe la etnologoj Clyde Kluckhohn kaj Frank L. Strodtbeck.

Teorio de transkultureco laŭ Welsch redakti

Transkultureco redakti

Transkultureco” kiel tia signifas, ke la renkontiĝo de du malsamaj aŭ eĉ inter si kontraŭaj kulturgrupoj/kulturoj povas havi la sekvon, ke la limoj disviŝiĝas aŭ ankaŭ ĉesas ekzisti. Tamen, el la apartaj unuopaj kulturoj laŭ la klasika kulturnocio ne estiĝas tuttera kulturo aŭ unueca mondkulturo, sed individuoj kaj socioj, kiuj portas en si transkulturajn elementojn. La kombino de diversaj vertikalaj kaj horizontalaj elementoj de diversa deveno tiumaniere faras ĉiun individuon transkultura.

Por Welsch gravas en tiu rilataro la rekono de la “fremdaj” elementoj en la propra persono. La propra identeco laŭ li konsistas je granda parto el “fremdaj” elementoj; nur kiam homo konscias pri tiu fremdeco, tiu homo rekonas ankaŭ la similojn kun aliaj fremdecoj.

La deirpunkto por tia kulturo laŭ li estas la interŝanĝo de diversaj vivoformoj, valorsintenoj kaj mondrigardoj. Per tiuspeca “renkontiĝo” estiĝas novspecaj kulturaj ligiĝoj, kiuj kunteksiĝas unuj kun la aliaj en speco de reto.

Komunikrimedoj kiel la interreto aŭ la televido, per kiuj ĉiutage alvenas raportoj kaj novaĵoj el la tuta mondo, kontribuas same kiel modernaj trafikiloj al kontaktoj kaj miksiĝoj. En unusola tago homo de la nuntempo, kiu povas disponi je tiuj, kapablas ekscii pli pri la moroj kaj kutimoj de aliaj kulturoj, ol eblis en pli frua tempo dum semajnoj aŭ eĉ monatoj.

Rilate la kulturon, homoj de unu sama nacieco povas diferenci inter si pli forte ol iam ajn antaŭe, kio siavice povas signifi, tamen, ke ili estas internacie pli interrilatkapablaj.

Dislimigo disde multkultureco kaj interkultureco redakti

En sia teorio Welsch kontraŭstarigas la interplektiĝan modelon de transkultureco al la globomodelo de multkultureco kaj interkultureco. Li celas per tiu lasta nocio la kulturkoncepton de Johann Gottfried Herder, kiu rigardis la kulturojn kiel en si mem enfermitajn kaj homogenajn globsistemojn.[2] Laŭ ĝi kulturoj estas laŭ la maniero de globoj nepovaj interkomunikiĝi, sed “povas nur albatiĝi unu al la alia”.[2] Laŭ tiu vidpunkto, individuo ne rajtas devii de sia kulturo; “oni ne rajtas esti fremdulo en sia grupo.”[2] Tiel ĝi ekskludas renkontiĝojn aŭ eĉ intermiksiĝojn kun ekstere troviĝantaj kulturoj, t.e. globoj.

“Multkultureco” priskribas socion, en kiu multaj globformaj kulturoj ekzistas unu apud la aliaj, kiel germanoj, turkoj, ĉinoj ktp. en unu lando. La kulturo de lando aspektas tiel kiel mozaiko aŭ kungluaĵo el multaj diversaj kulturoj.[3]

“Interkultureco”, kontraste, estiĝas ĉe trarompo de tiu pura apudestado de kulturoj, kiam estiĝas dialogo respektive interŝanĝo inter ili. Sed ankaŭ la interkultureco postrestas kun la “danĝero” de konservado de kulturaj diferencoj malantaŭ miksiĝo en la senco de “transkultureco”, ĉar ĝi restas algluita al la globkoncepto.[3]

Pro la problemoj kaŭzitaj de la imago pri kulturo kiel globo, Welsch rigardas kaj la multkulturecon kaj la interkulturecon kiel teorie tute sensukcesajn, ĉar ili “povas nur miskompreni unu la alian”.[2] La ideo pri nekunmezurebleco de la kulturoj troviĝas ankaŭ en aliaj teorioj, kiel la hermeneŭtiko de Hans-Georg Gadamer, laŭ kiu interkompreniĝo eblas nur inter kulturoj kun la sama devenhistorio (ekzemple inter bavaro kaj turingiano), sed ne en pli larĝa kadro (ekzemple inter germano kaj ĉino).[2]

Pluirante, Welsch deklaras en sia teorio de transkultureco, ke la kulturkoncepto laŭ la globomodelo estas historie falsa, ĉar miksiĝado jam ĉiam ekzistis (ekz. Albrecht DürerGeorg Friedrich Händel). Ĉiu individuo laŭ li havas sian “propran internan transkulturecon. […] Ĉiu kulturo estas hibrida.”[2] Notindas, ke la koncepto de kulturoj kiel inter si dislimitaj globoj estiĝis nur fine de la 18-a jarcento kaj trovis dum la periodo de naziismo la provon de sia normiga radikala efektivigo.

Aktuala debato pri integriĝo: Seyran Ateş redakti

La transkultureco-nocio estas aplikata en la aktuala debato pri socia integriĝo kaj gajnis publikan atenton. Seyran Ateş skizas en sia libro “Der Multikulti-Irrtum” [La multkultura eraro], aperinta en 2007, la vizion de transkultura socio. Per tio ŝi konceptas socion, en kiu la enmigranto hejmas en almenaŭ du kulturoj: en sia devenkulturo, sed ankaŭ en la kulturo de la enmigrita socio. Se aperas netransponteblaj kontraŭdiroj inter ambaŭ kulturoj, la kulturo de la enmigrita socio estu ĉefranga. Tial Seyran Ateş pledas por senkompromisa trapuŝado de la homaj rajtoj ankaŭ ĉe enmigrintoj. Ateş postulas “eŭropan gvidkulturon”.

Kiel la titolo de la libro jam signalas, Seyran Ateş akre dislimas sian vizion de transkultura socio disde la ideo de multkultureco. Seyran Ateş akuzas la “pragermanajn multkulturismajn fanatikulojn” – kiel ŝi nomas ilin – porti “pezan kulpon”. Laŭ ŝi ili montris toleremon al atencoj kontraŭ la homaj rajtoj, lasis virinojn kaj knabinojn nehelpataj, kaj kontribuis al apudvivado kaj reciproka kontraŭeco en la socio, anstataŭ al kunvivado.

Pedagogiaj aliroj: transkultura edukado redakti

Transkultureco povas esti komprenata ne nur en la priskriba kaj normiga senco kiel socia koncepto, sed ankaŭ en praktika kaj agada sencoj kiel eduka koncepto. Tiel konceptita edukado laŭ siaj porparolantoj adekvate prenas en konsideron la socion de enmigrado, kiu evoluas al transkultura socio. Unuaj aliroj al transkultura edukado devenas el la 1980-aj jaroj.[4] La teoriaj konsideroj de Welsch dum la 1990-aj jaroj kaj la debatoj en la sociaj sciencoj kaj kulturaj sciencoj, kiujn ili estigis, estis sekvitaj de provoj fari la koncepton de transkultureco fruktodona ankaŭ por la pedagogia praktiko.[5] Transkultura edukado traktas serioze la kritikon de Welsch je la interkultureco-koncepto, kaj per tio prezentas alternativon je interkultura edukado. Konsekvence, transkulturaj alirmanieroj nur kun malfacilaĵoj trovas eniron en la praktikon de interkultura pedagogio.[6]

Arata Takeda pledas en sia libro “Wir sind wie Baumstämme im Schnee”, aperinta en 2012, por edukado, kiu helpu superi la kulturismon, kiu nuntempe superregas en la politiko kaj la socio, kaj proponas ĝisfundan penstransiron en la direkto al transkultura edukado. La ne ĉiam videbla, sed certe ekzistanta moviĝkapablo de kultura identeco en la spaco kaj la tempo estas programece esprimita per la citaĵo de Franz Kafka, kiu estas redonita en la titolo. Takeda atentigas, ke la alirmanieroj de interkultura pedagogio orientiĝas al konceptoj de interkultura komunikado kaj metodoj de interkultura lernado, kiuj unuavice rilatas al plibonigo de la internacia komunikado en la ekonomia sfero kaj pro tio malmulte taŭgas por edukado al kunvivado en enmigrado-socio. Centra tasko de la transkultura edukado estas laŭ li peradi kulturojn ne kiel karakterizaĵojn de diferencado, sed kiel ŝancoj por partopreno.[7]

Universitata studo redakti

Bakalaŭran studadon pri transkultura komunikado proponas la Universitato de Vieno[8] kaj la Universitato de Graz.

Referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la germanlingva artikolo 'transkulturelle Gesellschaft', 2018-10-08.

  1. Juneja, Monica; Falser, Michael: Kulturerbe - Denkmalpflege: transkulturell. Eine Einleitung. En: Dies. (Hg.): Kulturerbe und Denkmalpflege transkulturell. Grenzgänge zwischen Theorie und Praxis. Bielefeld: Transcript, 2013, 17-34. (ISBN 978-3-8376-2091-7)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Standbeine dürfen nicht zum Klumpfuss werden. Wolfgang Welsch im Gespräch über eine transkulturell orientierte Gesellschaft - und wie Musik zusammenführen kann, Musikforum, 8-a jarserio, Eldono 1 januaro-marto 2010.
  3. 3,0 3,1 transartis Kunstvermittlung, Susanne Buckesfeld, en: Interkulturelles Kunst- und Kulturmanagement, Modul 2: Theorie-Praxis-Diskurs.
  4. Kp. Traugott Schöfthaler: Multikulturelle und transkulturelle Erziehung: Zwei Wege zu kosmopolitischen kulturellen Identitäten, en: International Review of Education XXX (1984), p. 11–24
  5. Kp. ekz. Michael Göhlich, Hans-Walter Leonhard, Eckart Liebau, Jörg Zirfas (ĉefred.): Transkulturalität und Pädagogik. Interdisziplinäre Annäherungen an ein kulturwissenschaftliches Konzept und seine pädagogische Relevanz, Weinheim/München: Juventa, 2006.
  6. Kp. Kathrin Hauenschild: Transkulturalität – eine Herausforderung für Schule und Lehrerbildung Arkivigite je 2020-10-01 per la retarkivo Wayback Machine, en: www.widerstreit-sachunterricht.de 5 (2005) (PDF; 162 kB)
  7. Arata Takeda: Wir sind wie Baumstämme im Schnee. Ein Plädoyer für transkulturelle Erziehung, Münster: Waxmann, 2012. p. 84.
  8. Bachelorstudium Transkulturelle Kommunikation en la retejo de la Universitato de Vieno

Pritemaj verkoj redakti

Ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti