Wolfgang Welsch

Wolfgang Welsch (* 1946-10-17 en Steinenhausen, Germanio) estas germana filozofo, kies ĉefaj esplortemoj estas antropologio kaj epistemologio, filozofia estetiko kaj teorio de arto, kulturfilozofio (teorio de la transkultura socio) kaj la filozofio de la nuntempo.

Wolfgang Welsch
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1946 (1946-10-17) (74-jara)
en Steinenhausen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo filozofopedagogo • universitata profesoro • arthistoriisto • aesthetician • instruisto
Verkoj Q24038984
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Welsch disvolvis en 1990 la koncepton transkulturismo. Laŭ ĝi, nuntempaj kulturoj ne plu havas homogenan kaj monolitecan formon (kvazaŭ “globoj”), sed evidentigas multspecajn interpenetriĝojn kaj kunplektiĝojn – havante retsimilan karakteron. La persona identeco de nuntempuloj havas la trajton, ke elementoj de diversa kultura deveno kombiniĝas en ĝi. Pro tio, nuntempuloj estas individue transkulturaj. Tio validas ne nur por migrantoj, sed pli kaj pli por ĉiu. Transkulturaj identecoj havas la avantaĝon esti pli komunikiĝkapablaj kaj konektopovaj ol la pli malnovaj, monolitaj identecoj, ĉar inter ili ekzistas plej ofte komunaĵoj ebligantaj reciprokan komprenon, kiu povas ankoraŭ vastiĝi dum postaj paŝoj de interkomunikado.

Vidu ankaŭRedakti