Interkultura dulingva edukado

Interkultura dulingva edukado (IDE), keĉue: Simipi iskay kawsaypi Yachay Iskay ( ISIKY ), kiĉue: SXimei kawsaypura Yachay (IShKY)hispane educación intercultural bilingüe (EIB)Educación bilingüe intercultural (IBE) estas modelo de lingvoplanado utiligata ĉefe en publikaj lernejoj de Latinameriko kiu ekestis kiel politika movado postulante spacon por indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj en la edukada sistemo. IDE estas dezajnita por starigi la edukajn bezonojn de indiĝenaj komunumoj. Ĝi konsistas el diversaj dulingvaj, interkulturaj instruplanaj modeloj.

IDE fariĝis grava, pli malpli sukcesa instrumento de registara lingvoplanado en pluraj latinamerikaj landoj ekzemple la majaa lingvaro en Gvatemalo[1] kaj Meksiko[2] aŭ por la keĉua en Peruo[3].

Historio redakti

instruaj modeloj kiuj estas konceptiaj en la 1970-aj jaroj por situacioj kie du aŭ pli da kulturoj kaj lingvoj interkontaktiĝas, tipe en la kazo de kontakto inter lingvo reganta kaj lingvo malfavorata, plejparte indiĝena lingvo kaj kulturo, ĉar ĉi tie temas pri diferencoj en la ĉiutaga kulturo, tradicioj kaj mondrigardoj. Tial ekde la fruaj 1980-aj jaroj oni parolas de 'interkultura' dulingva edukado.

Kvankam aplikebla en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, la koncepto de Interkultura dulingva edukado (IDE) estas ĉefe aplikata en Latinameriko. Ĝi ekestis sub kreskanta premo de indiĝenaj movadoj kiel alternativo por la unulingvaj hispanaj aŭ portugalaj lernejoj.

Hispanigaj influoj redakti

En la 20a jarcento, la provoj de registaroj eduki la tutan loĝantaron en ĉiu lando estis bazita sur la celo de asimilado aŭ provoj proponi edukadon al la tuta loĝantaro kiu eksplicite celis la hispanigon (castellanización) de la indiĝenaj loĝantaroj. La hispana estis uzita kiel instrulingvo kvankam malmultaj inter la pli izolitaj indiĝenoj komprenis ĝin. Studentoj ne akiris multe da lernejaj sukcesoj kaj estis altaj indicoj de haltigo kun la lernejo kaj ripeto de lerneja jaro. La parolantoj de indiĝenaj lingvoj forlasis la lernejon kvazaŭ kiel analfabetoj kun la stigmo de malalte edukitaj indianoj. La uzo aŭ eĉ la scio de indiĝena lingvo fariĝis socia malavantaĝo kaj tial multe da homoj haltigis paroli ĉi tiujn lingvojn, sed ja parolis subnorman hispanan lingvon. Pro tiaj lingvaj problemoj ili perdis siajn rakdikojn, apartenantaj nek plene al la indiĝena nek plene al la dominanta kulturo.[4]

Somera Instituto de Lingvistiko (SIL Internacia) redakti

La Somera Instituto de Lingvistiko (SIL Internacia) estis la unua institucio kiu enkondukis dulingvan edukadon en Latinameriko por indiĝenoj. Ĝi celis samtempe akceli la religion kaj la kreadon de interkulturaj dulingvaj programoj. La unuaj dulingvaj edukaj programoj de SIL komencis en Meksiko kaj Gvatemalo en la 1930-aj jaroj, en Ekvadoro kaj Peruo en la 1940-aj jaroj kaj en Bolivio en 1955[4]

Ekvadoro (1998) redakti

Per la artikolo 84, kiu difinas la kolektivajn rajtojn de indiĝenaj popoloj, la ekvadora konstitucio deklaras sub paragrafo 11 frazo 2, ke "La indiĝenaj popoloj havas sian propran interkulturan kaj dulingvan edukan sistemon."[5]

Depost tiam, ankaŭ aliaj latinamerikaj landoj adoptis leĝaron kiu agnoskas kulturajn kaj lingvajn rajtojn. Krom Ekvadoro, IDE ankaŭ estis ankrita en la konstitucioj de Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio kaj Meksiko. En la konstitucio de Ekvadoro de 2009 la artikolo 57 agnoskas ke "la indiĝenaj municipoj, komunumoj, popoloj, naciecoj konforme al la konstitucio ..." aldone al kelkaj kolektivaj rajtoj ankaŭ rajtas al "disvolviĝo, solidigo kaj plifortigo de la sistemo de Interkultura Dulingva Edukado (IDE)... de baza edukado ĝis supera edukado ... "[5].

Instrulingvaj modeloj en dulingva interkultura medio redakti

Colin Baker distingas kvar eblajn instruamodelojn por dulingvaj aŭ plurlingvaj medioj. La unuaj du celas kulturan asimiladon de la minoritato (kiu adaptu sin al la regantaj kulturo kaj 'plimulta lingvo'), dum la aliaj du celas plurlingvecon kaj multkulturismo . [6]

Instrua tipo Denaska lingvo de la lernantoj Lingvo Sociaj kaj edukaj celoj Lingvaj celoj
Lingva subakviĝo (angle: "submersion") (1) Minoritata lingvo Plimulta lingvo Asimilado Unulingvismo en reganta lingvo
Lingva transiro (2) Minoritata lingvo Transiro de minoritata al plimulta lingvo Asimilado Relativa unulingvismo en reganta lingvo (subtraka dulingvecp)
Lingva mergado (angle: 'immersion') (3) Plimulta lingvo Dulingva, komence kiu koncentriĝas sur L2 (minoritata lingvo) Pluralismo kaj disvolviĝo Dulingveco (aŭskulti, paroli, legi kaj skribi)
Lingvokonservado (4) Minoritata lingvo Dulingva, kiu koncentriĝas sur L1 (minoritata lingvo) Konservado, plurismo kaj disvolviĝo Dulingveco (aŭskulti, paroli, legi kaj skribi)

(1) Subakviĝaj modeloj prioritatigas instruadon en la plimulta lingvo kaj instruas ĉion en la plimulta lingvo, kvankam la gelernantoj parolas denaske malplimultan, indiĝenan lingvon. Ĉi tiuj lernejoj malpermesas aŭ malinstigas gelernantojn komunikiĝi en ilia unua lingvo dum instruhoroj kaj tradicie utiligis lernejan politikon por puni infanojn kiuj interparolas en indiĝena lingvo dum la lerneja tago[7]

(2) Transiraj modeloj, kontraste al la antaŭaj modeloj, ja uzas la denaskan lingvon de la gelernantoj de komence kiel ponto al unulingva instruado en la plimulta lingvo, sed fine ankaŭ ili serĉas ŝovon al unulingva kaj unukultura ŝtato, socio. Pledantoj por ĉi tiuj modeloj asertas ke infanoj povas esti stigmatizataj parolante indiĝenan lingvon kaj ke la hispana provizas pli supreniran moviĝeblon sur la labormerkato. Tamen, edukistoj en IDE vidas interkulturan edukadon kiel vojo por defii lingvan rasismon kaj validigi indiĝenajn identecojn.[8][9] Infanoj en IDE-programoj kiuj instigis al plurlingveco en Bolivio evoluigis averaĝe pli altan memestimon ol infanoj en subakviĝaj programoj[10].

Subakviĝaj kaj transiraj programoj estas asociataj kun la plej altaj malsukcesaj indicoj[11][12]

(3) (4) Lingva mergado kaj lingvokonservaj modeloj kaj lernejoj celas valorigi kaj instrui en pluraj lingvoj kaj montras la plej altan sukcesan indicon de ĉiuj kvar modeloj[11][13]. Lingvaj mergadaj programoj ĝenerale celas plifortigi la indiĝenan lingvon en komunumoj kie ĝi povas esti malaperanta, dum lingvaj konservadaj programoj servas malplimultan-lingvaj parolantoj.

Gravas agnoski la vastan sed tamen falsan konvinkon ke ajna instruado de malplimulta lingva aŭ heredaĵa lingvo malhelpas la lernadon kaj komunikadon en plimulta lingvo[7][14].

Obstakloj kaj atingoj redakti

En preskaŭ ĉiuj latinamerikaj landoj, la IDE suferas de netaŭga ekipaĵo, precipe pro neekzistantaj aŭtentikaj legomaterialoj en indiĝenaj lingvoj, sed ankaŭ pro manko de lernolibroj kaj malbona instruista trejnado[15] Ekzemple, en la multlingva amazona regiono de Peruo, granda parto de la dungitaj instruistoj en la "dulingvaj" lernejoj nur parolas la hispanan aŭ alian indiĝenan lingvon, sed ne la gepatran lingvon de la gelernantoj. Tio rezultas kiel antaŭe en malbonaj lernejaj rezultoj[16]. Manko de instigo de la instruistoj por plifortigi la indiĝenan lingvon aŭ neadekvatan trejnadon ofte kondukas al tio, ke reale la indiĝena lingvo estas neglektata kaj la modelo de la transiro al la reganta plimulta lingvo daŭrigas. Lingva diskriminacio kontraŭ indiĝenaj lingvoj en la plimulta socio estas rigardata kiel la plej grava obstaklo por IDE, kio rezultas en tio ke indiĝenaj popoloj tro malmulte aprezas sian kulturon kaj lingvon.

Pro faktoroj de ekonomia kaj socia ordo gepatroj konsideras ke lerni paroli la plimultan lingvon estas grava por la profesia kariero de siaj infanoj.Tio ĉi kaŭzis ke iujn indiĝenajn gepatrojn malakcepti IDE pro tio ke ili opinias ke ĝi malzorgas pri la hispana[17].Tial oni postulas ĝeneralan plivalorigon de indiĝenaj lingvoj en la socio por ke IDE fukciu[18][15]. Paŝo en tiu direkto povas esti la deviga dulingveco de la registara aŭ administra personaro, t.e. deviga scio de indiĝena lingvo, kiel garantiata en Bolivio, almenaŭ surpapere laŭ art. 5 de la bolivia konstitucio) ekde 2009. Aliaj kampoj de la plimulta lingvo, en kiuj ĝis nun ne estas uzataj indiĝenaj lingvoj kiel la keĉua, estas ekzemple amaskomunikiloj, literaturo kaj literaturaj tradukoj aŭ ankaŭ industrio[15]

En Peruo la situacio de IDE estintus malbone preparita: lernolibroj malbone verkitaj kaj trejnado de unu semajno anstataŭ la necesa plurmonato aŭ eĉ tutjara preparo de la instruistaro[19].

Tamen, komparaj studoj pri lernsukcesoj de infanoj konsekvence montras, ke lernantoj en IDE regule atingas pli bonajn rezultojn ol samaĝuloj en unulingvaj klasoj sen uzo de la gepatra lingvo. Tio validas ankaŭ por kapabloj en la dua lingvo (plimulta lingvo) [20].

Vidu ankaŭ redakti

Interkultura edukado

ALTE

Bibliografio redakti

  • Colin Baker (2006): Fundamentoj de dulingva edukado kaj dulingvismo. Multlingvaj Aferoj, Clevedon, (Anglujo). 4a eld. (Angla)
  • Luis Enrique López (2006): De resquicios a boquerones. La edukado interkultura dulingvo en Bolivio, Plural Editores & PROEIB Andes, La Paz. PDF interrete, 8 MB Arkivigite je 2011-07-27 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti

Noto redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo "Interkulturelle zweisprachige Erziehung" en la germanlingva vikipedio, listo de aŭtoroj.

Referencoj redakti

  1. (angla) Intercultural bilingual education in Guatemala, angla vikipedio.
  2. (angla) Francisco J. Rosado-May: "Experiences and construction of a vision for the future of the Intercultural Maya University of Quintana Roo. Contributions to society from an intercultural model of education." In: Astrid Wind (2013): ), Las Universidades Indígenas: Experiencias y Visiones para el Futuro, paĝoj 157-172.
  3. (angla) Nancy H. Hornberger and Serafin Coronel-Molina (2004): "Quechua language shift, maintenance, and revitalization in the Andes: The case for language planning," International Journal of the Sociology of Language 167, paĝoj 9-67.
  4. 4,0 4,1 Luis Enrique López y Wolfgang Küper: "La educación intercultural bilingüe en América Latina : balance y perspectivas Arkivigite je 2010-03-17 per la retarkivo Wayback Machine".
  5. 5,0 5,1 (hispana) Republiko de Ekvadoro, Konstitucio de 1998
  6. Colin Baker (2006): Foundations of bilingual education and bilingualism. Multilingual Matters, Clevedon, (England). 4th ed. p. 215.
  7. 7,0 7,1 (angla) Colin., Baker, Foundations of bilingual education and bilingualism. Multilingual Matters, la 1-an de juanuro 2010, ISBN 9781853598647. OCLC 732256391.
  8. PROEIB-Andes. (2006).
  9. (angla) Hornberger, Nancy (2014). "Until I Became a Professional, I Was Not, Consciously, Indigenous": One Intercultural Bilingual Educator's Trajectory in Indigenous Language Revitalization". Journal of Language, Identity, and Education. 13 (4): 283–299,doi:10.1080/15348458.2014.939028.
  10. López, L.E.: 1998, ‘La eficacia y validez de lo obvio: lecciones aprendidas desde la evaluación de procesos educativos bilingües’, Revista Iberoamericana de Educación 17, 51–90.
  11. 11,0 11,1 (angla) Lopez, Luis (2010). "Reaching the unreached: indigenous intercultural bilingual education in Latin America". Background Paper Prepared for the Education for All Global Monitoring Report 2010. UNESKO.
  12. 1969-, King, Kendall A., Language revitalization processes and prospects Quichua in the Ecuadorian Andes, Multilingual Matters, la 1-an de januaro 2001, ISBN 9781853594946. OCLC 981956164.
  13. (angla) López, Luis; Sinchra, Inge (2008). "Intercultural Bilingual Education Among Indigenous People of Latin America". In Cummins, Jim; Hornberger, Nancy (eld.). Encyclopedia of Language and Education. Springer. paĝoj 295–305. ISBN 978-0-387-32875-1.
  14. (angla) Bowern, Claire, Strauss, Valerie (eld.). "Why is bilingual education 'good' for rich kids but 'bad' for poor, immigrant students?". Washington Post, la 24-an de oktobro 2014.
  15. 15,0 15,1 15,2 (angla) Anna Saroli: Can Quechua Survive? CSQ, n-ro 25.2 (somero 2001). Endangered Languages, Endangered Lives
  16. (hispana) "Los pueblos indígenas reciben “la peor educación del Perú”, Aula intercultural, Lima, la 1-an de oktobro 2009, arĥivita de la originalo.
  17. (hispana) Luis Enrique López (2006): De resquicios a boquerones. La educación intercultural bilingüe en Bolivia, Plural Editores & PROEIB Andes, La Paz, Seite 244.
  18. (angla) Nancy H. Hornberger and Serafin Coronel-Molina (2004): "Quechua language shift, maintenance, and revitalization in the Andes: The case for language planning", International Journal of the Sociology of Language 167, paĝoj 9-67. ĉapitro 2.1. Linguistic ideologies and language attitudes (paĝoj 14-16)
  19. (hispana) Intervjuo kun Rodolfo Cerrón Palomino, fakulo pri la anda lingvaro, pri lingva politiko, lingva planado kaj konservado de indiĝenaj lingvoj.
  20. Luis Enrique López (2006): De resquicios a boquerones. La educación intercultural bilingüe en Bolivia, Plural Editores & PROEIB Andes, La Paz. (Eficiencia, pp 395-401.) Online PDF 8 MB Arkivigite je 2011-07-27 per la retarkivo Wayback Machine.