Ĉi tiu artikolo temas pri sudamerika lingvo kun ca 450'000 parolantoj. Por pli vasta lingvaro kun ca 9'000'000 parolantoj rigardu la paĝon Keĉua lingvaro.

La kiĉua lingvo (kelkfoje alilingve ankaŭ Quichua[1]Kichwa, en la kiĉua mem nomata Runashimi ("homa vorto"), en la suda kiĉua Runasimi), estas la plej granda indiĝena lingvo de Ekvadoro. Kiĉua signifas 'valo' kaj rilatas al la variantoj de la keĉua lingvaro same kiel al iliaj parolantoj en Argentino, Bolivio, Ĉilio, Ekvadoro, Kolombio kaj en la nordo kaj oriento (Amazonio) de Peruo.

Kiĉua ankaŭ ne inkluzivas iujn aliajn keĉuajn variantojn, en kiuj kiĉua estas uzata kiel mem-nomado (ekzemple Cajamarca-Quechua, Wanka-Quechua).

Kiĉua havas nuntempe norman skriban formon, kaj estas instruata en multaj kamparaj lernejoj, sed ĝi ankoraŭ havas malaltan prestiĝon kaj iom post iom perdas terenon al la hispana. Taksoj pri la parolantaro varias inter 500 mil kaj 1 miliono da parolantoj. Tipaj trajtoj de la kiĉua estas ke multaj vortoj estas sufiĉe longaj, ĉar verboj havas multajn partiklojn alkroĉitaj al ili: yaku-naya-chi-wa-rka [akvo-volas-kaŭzi-mi-pasintecon] 'ĝi igis min deziri akvon'.

Ekzistas multaj rakontoj kaj kantoj en la kiĉua, same kiel multaj muzikgrupoj kiuj prezentaj kantojn en la kiĉua kaj la hispana, inkluzive de repgrupoj kiel ekzemple Mafia Andina e Inmortal Cultura kaj Soberanos SBRNS.

Mapo de la dialektoj de la keĉua. I (Waywash) aŭ B II-A (Yunkay) II-B ( Chinchay) II-C (Suda keĉua)

Subpremo kaj defendo de la kiĉua lingvo redakti

Depost la sendependeco de Ekvadoro, sed precipe depost la komenco de la 20-a jarcento, la lingvo ĉiam pli regresas pro la uzo de la hispana. Pro ties signifa kresko ekde la 1970-aj jaroj, indiĝenaj organizaĵoj en Ekvadoro, inkluzive de Ecuarunari (de) reprezentantaj kiĉuajn komunumojn, igis la defendon de la lingvo politika temo kiu daŭre ankriĝis en la Konstitucio de 1998, en la tiel nomatan educación intercultural bilingüe, kvankam la hispana restis la sola konstitucia oficiala lingvo. Ekde tiam, multaj dulingvaj lernejoj estis malfermitaj fare de kiĉua-komunumoj laŭ propra respondeco, sed ĝis nun ne ĉie havebla. Ĝis kiu grado eblas ĉesigi kaj inversi la lingvoperdon ankoraŭ ne estas antaŭvidebla.

Ankaŭ en 2008, propono en la parlamento por inkludi la kiĉuan en la nova konstitucio kiel egalrajta nacia lingvo kune kun la hispana, malsukcesis. Anstataŭ tio, laŭ artikolo 2, alineo 2, la oficiala lingvo de Ekvadoro estas la hispana; la kiĉua kaj la ŝuara estas oficialaj lingvoj por "interkulturaj rilatoj", la aliaj indiĝenaj lingvoj por la "oficiala uzo de la [respektivaj] indiĝenaj popoloj" (de 1+2) [2]

Nombro de parolantoj redakti

 
Kiĉuaj virinoj ĉe la merkato Saquisili, proksime de Latakungo, Ekvadoro

La nombro de parolantoj en Ekvadoro vaste fluas kaj kutime estas inter 750 000 kaj 2 milionoj. Verŝajne estas kelkaj miloj da parolantoj en Kolombio kaj kelkaj dekoj da miloj en la Perua Amazonio. Laŭ la censo de 2001, nur ĉirkaŭ 500 000 parolantoj estis trovitaj tra Ekvadoro [de 3]. Tamen, la kredindeco de ĉi tiu numero estas diskutinda.

Notoj redakti

  1. La nomo "Quichua" estas ankaŭ uzata (en Argentino), sed la tieaj variantoj ne apartenas al la kiĉua, sed al la suda keĉua. La suda keĉua rilatas al la variantoj de suda Peruo (i.a. parolata de la ĉankaoj), Bolivio kaj Argentino.
  2. Marc Becker, Upside Down World: Indigenous organizations support Ecuador's new constitution