Asocio de Lingvaj Testistoj en Eŭropo

La Asocio de Lingvaj Testistoj en Eŭropo (ALTE) estas asocio de provizantoj de lingvo-ekzamenoj en Eŭropo kaj kiu ekestis pro la fakto ke ekzistis unuopaj taksiloj por lingvo-ekzamenoj en diversaj eŭropaj landoj kio instigis la deziron starigi komunajn kriteriojn de taksado por tiuj ekzamenoj[1].

Asocio de Lingvaj Testistoj en Eŭropo
emblemo
ne-registara organizaĵoneprofitcela organizaĵo
Sidejo The Triangle Building
Retejo Oficiala retejo
vdr

ALTE establis sesnivelan kadron de lingvo-ekzamenaj normoj. La normoj de ALTE proponas ses nivelojn (A1, A2, B1, B2, C1, C2).

ALTE mem nek faras ekzamenojn kaj nek disdonas diplomojn. Ĝi sole kunigas kaj kunordigas establojn kiuj mem ekzamenas kaj diplomas, sed ĉiuj establoj havas proprajn regulojn. Same nek ekzamenas nek diplomas Konsilio de Eŭropo[2].

ALTE kaj Esperanto redakti

Nenie estas devige, ke iu lingvo estu reperezentata de nur unu institucio ĉe ALTE[1]. Por Esperanto jam du institucioj akiris la statuson de 'Affiliate Institutional' ĉe ALTE : Kultura Centro Esperantista (KCE) flanke de la Esperanta Civito kaj ITK, ekstermovada instanco, kiu kunlaboras kun Universala Esperanto-Asocio (UEA) en kiu esperantistoj zorgas por la ekzamenado. Ankaŭ ekzemple por la franca lingvo estas pli ol unu institucio[1].

ITK, ekzamencentro en Hungario, kun akreditigo fare de la hungara ŝtato (ekde 2000) kaj sub la faka gvidado de Universitato ELTE, estas ekde 2004 plenrajta membro de ALTE[1]. Surbaze de la jam akreditigita laŭ la tipa kaj tielnomata ekzamensistemo de la "Elte Origó Nyelvi Centrum" aŭ la Lingvo-Centro Elte Origó (en niveloj B1, B2 kaj C1) eblis ellabori la unulingvan (sen traduktaskoj al la hungara) version kaj oferti tion por internacia uzo. En 2009 ankaŭ tiu unulingva UEA-ITK KER-ekzameno ricevis ŝtatan agnoskon en Hungario, do de unu el la EU-membroŝtatoj. Konkrete ITK zorgas ankaŭ pri Esperanto-ekzamenoj de UEA konforme al la normoj de ALTE[1].

La lingvo-ekzamenoj organizitaj fare de la Esperanta Civito ofertas ĉiujn ses nivelojn kiujn ALTE proponas (A1, A2, B1, B2, C1, C2), dum KER-ekzamenoj havas nur tri nivelojn (B1, B2, C1). Detala artikolo pri Esperanto kaj la kunlaboro inter ALTE kaj Esperantujo estas legebla en la artikolo de Gbelo Koffi[1].

Lingvo-niveloj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro pri Lingvoj redakti

Detala priskribo: vidu sub: Komuna Eŭropa Referenckadro pri Lingvoj (KERL), kiun UEA-ITK nomas KER kaj la Esperanta Civito KEFR (Komuna Eŭropa Framo de Referenco)[1].

KERL disigas lernantojn en tri larĝaj kategorioj kiuj povas esti disigitaj en ses lingvo-niveloj:

A - Baza uzanto redakti

A1  Unuaj paŝoj
A2  Elano

B - Memstara uzanto redakti

B1  Salto
B2  Flugo

C - Profesia uzanto redakti

C1 Proksime al pinto (efika operacia scipovo de la lingvo)
C2' Pinto (angle (mastery)

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de ALTE

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Gbeglo Koffi, Vidpunktoj propraj pri ekzamenoj en Esperantujo, Libera Folio, la 15-an de februaro 2011.
  2. Du demandoj pri lingvodiplomoj, HeKo 468 9-C, la 26-an de januaro 2011.