Hanban, nun CLEC (angle) aŭ 中外语言交流合作中心 (ĉine)[1], estas sekretariejo de Konfucea Instituto pri lernado de ĉina lingvo en eksterlando. La Hanban estas publika institucio de la ĉina eduka ministerio. Hanban volas plibonigi kaj strikte inspekti la instruadon de la ĉina lingvo.

Ĉina lingvotesta sistemo HSK redakti

Hanban akreditas ĉinlingvajn testojn proponitajn de aliaj landoj aŭ regionoj. sed ankaŭ mem disvolvas kaj administras diversajn lingvotestajn ekzamenojn de kiu 汉语水平考试 aŭ Hanyu Shuiping Kaoshi (mallonge HSK) estas plej konata kiel internacia testekzameno pri la ĉina lingvo. Ĝi estas ankaŭ vaste uzata de multnaciaj entreprenoj kiel ŝlosila bazo por varbado kaj promocio.

La Testo konsistas el ses niveloj, kiuj funkcias kiel antaŭkondiĉo

  • por eksterlandaj studentoj studi en Ĉinio kaj peti stipendiojn;
  • por ke eksterlandanoj laboru en Ĉinio,
  • por peti konstantan loĝadon, enmigradon, ktp.

Malsama (kompare kun ekzemple la testo TOEFL por la angla lingvo) estas ke je ĉiu nivelo oni sukcese trapasis la ekzamenon kiam oni obtenas 60%: la preciza rezulto estas malpli grava. Alia diferenco estas ke por ĉiu nivelo estas publikigita vortlisto, kiu enhavas ĉiujn vortojn kiujn oni sciu. La testo uzas nur ĉi tiujn vortojn por la respektiva nivelo. La vortlistoj konstruas unu sur la alia: alivorte, la vortlisto por nivelo 6 enhavas ankaŭ ĉiujn vortojn de nivelo 5, kiu en si mem enhavas ankaŭ ĉiujn vortojn de nivelo 4, ktp.

Referencoj redakti

  1. Noto; Depost 2009 Hanban funkcias sub la nova nomo 中外语言交流合作中心 (angle: Center for Language Education and Cooperation (CLEC) kiu estas Centro por Lingva Edukado kaj Kooperado.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

ALTE