The Joy of Sex

The Joy of Sex (La ĝojo de sekso) estas ilustrita priseksa gvidlibro fare de brita aŭtoro Alex Comfort, Bakalaŭro je Medicino, F.D., unuafoje publikigita en 1972. Ĝisdatigita eldono estis publikigita en Septembro 2008.

The Joy of Sex paŝis dekunu semajnojn je la pinto de la furorlisto de New York Times kaj pli ol 70 semajnojn inter la kvin pintaj (1972–1974).[1]

La origina intenco estis uzi la saman alproksimiĝon kiel ĉe kuirlibroj kiel The Joy of Cooking, tiele sekciaj titoloj estas "unuaj" kaj "duaj pladoj". La libro montras seksajn praktikojn kiaj buŝa seksumado kaj variaj seksaj pozicioj kaj enkondukas praktikojn kiaj katenado kaj partnerŝanĝo al la atento de la ĝenerala publiko.

Publikiga historio redakti

  • The Joy of Sex: A Gourmet Guide to Lovemaking, 1972
  • More Joy of Sex: A Lovemaking Companion to The Joy of Sex, 1973 (sekvaĵo)
  • The Joy of Sex: A Gourmet Guide to Lovemaking, reviziita kaj ĝisdatigita eldono, 1986 (reviziita por inkludi AIDS)
  • More Joy of Sex: A Lovemaking Companion to The Joy of Sex, reviziita kaj ĝisdatigita eldono, 1987 (sequel; reviziita por inkludi AIDS)
  • The New Joy of Sex: A Gourmet Guide to Lovemaking for the Nineties, 1992 (reviziita por inkludi sciencon, ĉefe ĉe sociologio, ĝis la dato)
  • The New Joy of Sex, de Alex Comfort kaj Susan Quilliam, 2008 (ISBN 1845334299, ISBN 9781845334291)

Referencoj redakti

  1. John Bear, The #1 New York Times Best Seller: intriguing facts about the 484 books that have been #1 New York Times bestsellers since the first list, 50 years ago, Berkeley: Ten Speed Press, 1992.

Eksteraj ligiloj redakti