Kondutismo

psikologia teorio

La kondutismo (angle behaviorismbehaviourism, de behavior = konduto) estas, laŭ propra difino, teorio de la scienco pri la konduto de homo. Ĝin iniciatis - post gravaj antaŭlaboroj de Edward Thorndike - la usona psikologo John Watson. Burrhus Frederic Skinner popularigis kaj radikaligis ĝin en la 1950-aj jaroj.

En Esperanto estas uzata ankaŭ la termino behaviorismo kun difino laŭ PIV, ke ĝi estas "teorio, laŭ kiu psikologio konsistu el scienca kaj eksperimenta studo de la kondutoj ekstere konstateblaj, kaj evitu la uzon de memobservo, de fiziologiaj klarigoj kaj de la konceptoj propraj al psikanalizo kaj profundpsikologio".

Vidu ankaŭ redakti