Talio (korpa parto)

korpoparto
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kemia elemento. Por informoj pri parto de korpo, vidu la artikolon Talio.

Talio estas parto de la homa korpo inter la brusto kaj la koksoj. Ĝi estas la plej mallarĝa parto de la trunko, ĝi ekzistas kaj ĉe insektoj (inter torako kaj abdomeno) kaj ĉe la plej multaj vertebruloj (inter la brusto kaj koksoj).

Virina talio

Ĉe homoj la talio estas plej ofte la loko, kien oni metas la zonon. Ĉe virinoj la talio troviĝas ĉirkaŭ 2 aŭ 3 cm super la umbiliko, ĉe viroj la situo povas varii kaj la talio troviĝas aŭ super aŭ malsuper la umbiliko. Virinoj kutime havas pli mallarĝan talion ol viroj. Ĉe trodikiĝintaj homoj la difino "malplej larĝa loko de la trunko" ne validas.

Sane plej bonan talio-kokso-rilaton oni konsideras ĉe viroj malpli ol 1,0, ĉe virinoj 0,85.

Por atingi mallarĝajn taliojn (talio-kokso-rilato je 0,7 aŭ malpli) virinoj dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj uzis korsetojn, korsaĵojn, ktp. kiuj foje okazigis spirproblemojn kaj svenon.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.