Géza Sebestyén (aktoro)
Géza Sebestyén [ŝebeŝtjEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sebestyén Géza estis hungara aktoro, teatrestro, framasono [1]. Lia origina nomo estis Stern Jakab, liaj fratoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Jenő Sebestyén (aktoro) kaj Mihály Sebestyén (aktoro).
Géza Sebestyén | |
---|---|
![]() Géza Sebestyén | |
Persona informo | |
Naskonomo | Stern Jakab |
Naskiĝo | la 11-an de februaro 1878 en ![]() |
Morto | la 2-an de aprilo 1936 en ![]() |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Frat(in)oj | Béla Sebestyén • Jenő Sebestyén (aktoro) • Dezső Sebestyén • Mihály Sebestyén (aktoro) |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro |

Géza Sebestyén [2] naskiĝis la 11-an de februaro 1878 en Kurd, li mortis la 2-an de aprilo 1936 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Géza Sebestyén devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1899, poste li debutis en Pécs. En la sekvaj jaroj li havis rolojn en la pli grandaj provincaj urboj. Inter 1909 kaj 1914 li apartenis al Teatro Magyar, sed li ofte havis rolojn ankaŭ en Nacia Teatro (Budapeŝto). Li edziĝis en 1911. Li estis nomumita teatrestro de Buda–Temeŝvaro en 1914, post 6 jaroj ankaŭ de Buda–Miskolc, li kreis el la teatroj pli novan imponan teatran trupon. Inter 1924-1931 li estis teatrestro de Teatro Városi.
Elektitaj trupanoj redakti
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare: La Venecia Komercisto - Shylock (debuta rolo)
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la ĉefroloj)
- Molière: La Avarulo - Harpagon
- Rostand:
- Cyrano de Bergerac - Le Bret
- A sasfiók - Metternich
- Ferenc Csepreghy: A sárga csikó - Csorba Márton
- József Katona: Bánk bán - banuso Petur