Ilona Aczél [acEl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aczél Ilona estis hungara aktoro. Ŝia edzo estis Kálmán Csathó, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Csathó Kálmánné.

Ilona Aczél
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1884 (1884-11-07)
en Kráľovský Chlmec
Morto 5-an de marto 1940 (1940-03-05) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Kálmán Csathó
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Ilona Aczél kun József Tímár en 1934

Ilona Aczél [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1884 en Hungara reĝlando en Királyhelmec (nuntempa Kráľovský Chlmec en Slovakio), ŝi mortis la 5-an de marto 1940 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Naskiĝis kiel Ilona Gabriella Magdolna Alter, gepatroj Sándor Alter kaj Paula Nebenzahl. Ilona Aczél akiris diplomon en Teatra Akademio en 1905, poste ŝi aliĝis al trupo de Teatro de Kolozsvár. Ekde 1908 ŝi ricevis rolojn en Nacia Teatro (Budapeŝto), inter 1912 kaj 1915 en Teatro Magyar, poste denove en la Nacia Teatro, foje en Gaja Teatro. En 1911 ŝi edziniĝis, poste ŝi prenis la nomon Cs. Aczél Ilona. Ŝi ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro en 1928. Ŝi plej ofte ricevis rolojn en komedioj.

Elektitaj roloj redakti

Fontoj redakti