József Tímár
József Tímár [jOĵef], hungare Tímár József, Esperante Jozefo Tímár estis hungara aktoro.
József Tímár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gerstner József Mihály |
Naskiĝo | 7-an de marto 1902 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de oktobro 1960 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 8/3-1-13/14 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1923–1925) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
József Tímár naskiĝis, kiel Gerstner József la 7-an de marto 1902 en Budapeŝto. Li mortis la 3-an de oktobro 1960 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJózsef Tímár frekventis aktoran akademion nur 2 jarojn en Budapeŝto, poste li tuj komencis sian aktoran karieron en 1924 en Nacia Teatro (Budapeŝto), kie restis ĝis 1950. Poste pro politika afero li devis aliĝi al aliaj teatroj, ekzemple Nacia Teatro (Miskolc), Teatro Madách. Li ricevis premion Kossuth en 1957, krome aliajn premiojn en 1934, 1956, 1960.
Liaj roloj (elekto)
redakti- 27 kinejaj filmoj inter 1936-1959, ekzemple Rokonok (Parencoj), 1954; Surveturo, 1955; Dolarpaĉjo, 1956; Vörös tinta (Ruĝa inko), 1959
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Reĝo Lear - Edgar; Othello - titolrolo; Romeo kaj Julieta - Mercutio; Julius Caesar - Cassius; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - Ottó kaj Biberach; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo) - Lucifer