Ilona Győri
Ilona Győri [djOri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Győri Ilona estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia familia nomo malofte aperis en formo Győry, ŝia filo estis István Fazekas, ŝia bofilino estis Olga Antal.
Ilona Győri | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1929 en Fonyód |
Morto | 14-an de decembro 2001 (72-jaraĝa) en Leányfalu |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1948) |
Familio | |
Infano | István Fazekas |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ilona Győri [1] naskiĝis la 18-an de januaro 1929 en Fonyód, ŝi mortis la 14-an de decembro 2001 en Leányfalu.
Biografio
redaktiIlona Győri akiris diplomon en Teatra Akademio en 1948, post ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1952 ŝi apartenis al Gaja Teatro, poste ŝi estis membro de Teatro Szigligeti (Szolnok). Inter 1966 kaj 1988 ŝi laboris en produktejo de filmoj. Ŝi ricevis premiojn en 1962 kaj 1998.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- József Katona: Bánk bán - Gertrudis
- Molière: Tartufo - Elmira
- Schiller - Maria Stuart
Elektitaj kinejaj kaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Jó utat, autóbusz (1961)
- Falak (1968)
- Az ozorai példa (1973)
- Szomszédok (1987) – Joli
- Szamba (1995)
- Családi album (2000 - 2001)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Margaret Rutherford, Melina Mercouri kaj aliaj
- hungaraj voĉoj en desegnofilmoj