István Fazekas
István Fazekas [iŝtvAn fazekaŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fazekas István estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia patrino estis Ilona Győri, lia edzino estas Olga Antal.
István Fazekas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1955 (65-jara) en Szolnok |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patrino | Ilona Győri |
Edz(in)o | Olga Antal |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
István Fazekas [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1955 en Szolnok.
BiografioRedakti
István Fazekas studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös inter 1975–1980, sed samtempe li sportadis kaj aktoradis amatore, eĉ li laboris en filmaj produktejoj. En 1981 li estis reĝisora asistanto en la Hungara Televizio, en la sekva jaro li oficiale debutis kiel aktoro en Teatro Radnóti. Li restis tie 3 jarojn. Liaj sekvaj signifaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Petőfi (Veszprém) (1985–1989, 1991–1994)
- Nacia Teatro (Pécs) (1990–1991)
- Nova Teatro (Budapeŝto) (1994–1998)
- Teatro de Nyíregyháza (2004-).
- Ekde 1998 li ankaŭ tradukas. Lia edzino naskis filon en 1986. Li ricevis premiojn en 1991 kaj 1993.
Elektitaj teatraj rolojRedakti
- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Edgar; grafo de Kent
- Romeo kaj Julieta - Mercutio; pastro Johano; apotekisto
- Somermeznokta sonĝo - Philostrat; Puck
- Kiel plaĉas al vi - Jaques
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la ĉefroloj)
- Molière:
- Georgo Dandin - Clitandre
- Don Juan aŭ la Ŝtona Festeno - Don Alonso
- Sándor Petőfi: Tigris és Hiéna - Saul
Elektitaj filmaj rolojRedakti
- ‘‘Gombó kinn van’‘ (1977)
- ‘‘Szerencsés Dániel’‘ (1985)
- ‘‘TV a város szélén’‘ (1998)
- ‘‘A Herceg haladéka’‘ (2006)
- ‘‘Kossuthkifli’‘ (televizia serio, 2013)
Liaj reĝisoraĵojRedakti
Dubladaj rolojRedakti
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Karl Malden, Louis de Funes, Lee Van Cleef, Oskar Werner kaj aliaj
Liaj tradukaĵojRedakti
- hungaraj tekstoj de pluraj eksterlandaj filmoj