Louis de Funès

(Alidirektita el Louis de Funes)

Louis de FUNÈS (naskiĝis la 31-an de julio 1914 en Courbevoie, mortis la 27-an de januaro 1983 en Nantes) estis franca aktoro.

Louis de Funès
Louis de Funès dum la filmado de Le Gendarme et les extra-terrestres, 1978
Louis de Funès dum la filmado de Le Gendarme et les extra-terrestres, 1978
Persona informo
Louis de Funès
Naskonomo Louis Germain David de Funès de Galarra
Naskiĝo 31-an de julio 1914 (1914-07-31)
en Francio Courbevoie, Francio
Morto 27-an de januaro 1983 (1983-01-27) (68-jaraĝa)
en Francio Nantes, Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Le Cellier vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Condorcet • Cours Simon vd
Subskribo Louis de Funès
Familio
Dinastio de Funès vd
Edz(in)o Jeanne de Funès vd
Infanoj Olivier de Funès vd
Parencoj Teolindo Soto Barro vd
Profesio
Okupo komikisto • filmaktoro • filmreĝisorofilmproduktoro • dublaktoro • scenaristo • teatra aktoro • pianisto • televida aktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1946–1982 vd
En TTT Oficiala retejo vd
Aktorado
Fama rolo ĝendarmo en serio pri Gendarmoj...
César
Honora César
1980 - por tutviva laboro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia propra nomo estis Louis Germain Davis de Funès de Galarza kaj li havis al sukceso longan kaj nepavimitan vojon. Lia finlerninta metio estis ledisto, poste li laboris kiel aranĝisto, dekoraciisto kaj li praktikis multe da pluaj profesioj. Poste li venis antaŭ mikrofono kiel radiodisaŭdiga aktoro kaj li rolis ankaŭ en kabareto. En filmo li ricevis unuan, tute duarangan rolon nur en la jaro 1945. Pli poste li validiĝis en televido. Sed de komence estis klare, ke li estas komika talentulo.

De Funès estis dufoje edziĝinta. Lia unua edzino estis Germaine Elodie Carroyer. Kun sia dua edzino Jeanne Augustine Barthélemy de Maupassant li havis du filojn. Lia filo Oliver rolis en kelkaj filmoj de la patro (Piti piti pa) kaj Patrick finstudis kuraclernejon. Louis de Funès post infarkto en la jaro 1973 pasigis preskaŭ unu jaron en lito. Eĉ kiam en plimulto da filmoj li prezentiĝas kiel iom kverelema kaj kolerema kolerikulo, privateco konis lin kiel silenteman kaj ordinaran homon. Li estis granda ŝatanto de rozoj, li tre amis sian duan edzinon, al kiu li estis dankema por subteno en vojo al la kariero. Komune kun ŝi li aĉetis kastelon De Clermont en Bretonio, kiu devene apartenis al nobela familio, el kiu lia edzino devenis.

Famigis lin filmoj pri ĝendarmoj el Saint-Tropez kaj filmoj pri Fantomaso.

Filmografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti