Fantomaso, france Fantômas, estis franca kaj itala filmtrilogio pri mistera monstro kun maskita vizaĝo, kiu terorigas Parizon. Nomoj de tri filmoj estas jenaj:

Fantômas
Frua filmafiŝo de 1913
Frua filmafiŝo de 1913
fikcia homo • literatura rolulo
Kreita de Marcel Allain
Verko Fantômas
Fantômas
Fantômas
Fantômas
Fantômas se déchaîne
Fantômas contre Scotland Yard
Fantômas vs. Fantômas
Fantomas Against Fantomas
Rolita de René Navarre, Marcel Herrand, Jean Marais, Helmut Berger, Jean Galland, Maurice Teynac
Informoj
Sekso vira
Okupo seria murdisto
vdr

Fantomaso redakti

Fantomaso (1964)

Pri lia vera fakto oni senĉese dubas, ĉar neniu ĝis nun ekvidis lin propraokule. La unua gasto de la misteroplena palaco de Fantomaso (Jean Marais) nepropravole fariĝos ĵurnalisto Fandor (Jean Marais), kiu verkis pri la monstro sensacian artikolon. Fantomaso punos tiun ĉi kuraĝemon per aparta maniero: li prenos aspekton de Fandor krimante fantastan rabon. Pli poste li surmetos ankaŭ maskon de komisaro Juve (Louis de Funès), kiu malsukcese klopodas longan tempon kapti Fantomason.

Fantomaso koleriĝas redakti

Fantomaso koleriĝas (1965)

La persekutado de la rafinita Fantomaso ĉifoje alkondukas komisaron Juveon, ĵurnaliston Fandoron kaj lian fianĉinon ĝis Romo, kien estas kunvokita signifa sciencista kongreso. Stelo de tiu ĉi kongreso estas fariĝonta profesoro Lefebvre, sciencisto okupiĝanta per esploro en fako de hipnotiko. Liaj malkovroj estas tiel renversaj, ke estas supozeble, ke Fantomaso interesiĝos pri la maljuna sciencisto kaj li zorgos pri malapero de Lefebvre. La forrabo vere okazos, kvankam destini tiun veran profesoron inter tri tute samaj estas por komisaro Juve malfacila tasko. Dum la persekutado Fantomaso havas nur malgrandan esperon por fuĝi, sed kion li havas je dispono?

Fantomaso kontraŭ Skotland Yard redakti

Fantomaso kontraŭ Skotland Yard (1966).

Fantomaso elpensis pluan gehenan aŭdacaĵon: li lasos la plej riĉajn homojn de la mondo elekti - aŭ vivon aŭ la t.n. imposton el rajto por la vivo. Ĉiuj endanĝerigitaj riĉuloj kunvenos en Skotlando, en luksa kastelo de lordo MacRashley. Mankas eĉ ne ĵurnalisto Fandor, lia fianĉino Helena kaj komisaro Juve. Sed neniu antaŭsentas, ke en la kastelo estas ankaŭ Fantomaso, kiu danke al sia alivestado kaj arto en farigado de perfektaj maskoj fariĝos eĉ lordo Rashley mem. Li klopodas akiri diamantojn en prezo de unu miliono da dolaroj, sed persekutas lin Fandor kun Helena kaj komisaro Juve kun la tuta lia akompanantaro.

Ĉefroluloj en tiuj ĉi filmoj estis Louis de Funès kaj Jean Marais.