Jean MARAIS (naskiĝis la 11-an de decembro 1913, mortis la 8-an de novembro 1998) estis franca aktoro, verkisto kaj pentristo.

Jean Marais
Persona informo
Jean Marais
Naskonomo Jean Alfred Villain-Marais
Naskiĝo 11-an de decembro 1913 (1913-12-11)
en Cherbourg
Morto 8-an de novembro 1998 (1998-11-08) (84-jaraĝa)
en Cannes
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Vallauris old cemetery vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Condorcet vd
Subskribo Jean Marais
Familio
Edz(in)o Mila Parély vd
Amkunulo Jean Cocteau vd
Profesio
Okupo filmaktoro • aktoroskulptisto • pentristo • teatra reĝisorofilmreĝisoro • aŭtobiografo • teatra aktoro • stuntisto • prozisto • fotisto vd
Aktiva dum 1933–1998 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Cherbourg, Francio, kie li elkreskis sen patro. Li ellernis al fotografia metio en ateliero de Laurent en Parizo. Krom tio li studis belarton en konservatorio.

En la jaro 1936 li komencis viziti aktorajn kursojn de Charles Dullin kaj li estis statisto en lia teatro Ateliero. En la jaroj 19331936 li kunlaboris kun filma reĝisoro Marcel L’Herbier.

Decida rompo de lia vivo kaj ankaŭ de lia arta kariero estis renkontiĝo en la jaro 1937 kun Jean Cocteau, kun kiu li tre intime interamikiĝis. Cocteau verkis por li ĉefrolojn (Reĝo Oidipo, Teruraj gepatroj, Kavaliroj de ronda tablo) kaj en siaj poetaj filmoj, al kiuj li verkis scenarion aŭ li reĝisoris mem ilin. Intertempe li sukcesis kiel tipo de romantika heroo, precipe en staturoj de noblaj kaj kuraĝaj amantoj en vico da kostumaj filmoj (ekz. Ruy Blas, Ĝibulo, Kapitano, Kapitano Fracasse, Grafo Monte Ĥristo, Fera masko).

Dank‘ al sia sporta korpstato li ne lasis sin en akciaj scenoj anstataŭigi de kaskaderoj. En la 60-aj jaroj de la lasta jarcento li vidigis sian komedian talenton en tri filmoj pri Fantomaso.

En la 50-aj jaroj li revenis al teatro kiel ano de Comédie Française kaj poste (ĝis 1997) li partoprenis ankaŭ en aliaj parizaj scenejoj, kie li prezentiĝis en klasika repertuaro.

Krom aktoreco li dediĉis sin ekde la junaĝo aktive al belarto (pentrado, pli malfrue ceramiko kaj skulptado) kaj al literatura agado. Li verkis rememorigajn librojn Mes quatre vérités (1957, Miaj kvar veroj), Okazintaĵojn de mia vivo kaj Fabelojn.

Li estas aŭtoro de unu baleto. En la jaro 1996 li estis ordonita de ordeno Honora Legio (Légion d'Honneur).

Filmoj redakti