Ĝendarmo kaj eksterteranoj

komedia filmo

Ĝendarmo kaj eksterteranoj (france Le Gendarme et les extra-terrestres‎) estas franca filmo aperinta en 1979 kaj originale filmita en la franca lingvo. Temis pri la kvina el ses konataj filmoj, post Ĝendarmo el Saint-Tropez, Ĝendarmo en Novjorko, Ĝendarmo geedziĝas kaj Ĝendarmo en emeriteco, el kiuj sekvis la lasta parto Ĝendarmo kaj ĝendarminoj. En tiuj ĉi filmoj rolis Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj konataj francaj aktoroj.

Ĝendarmo kaj eksterteranoj
la filmofina parado
la filmofina parado
filmo
Originala titolo Le Gendarme et les extra-terrestres
Produktadlando  Francio
Originala lingvo franca
Kina aperdato 1979
Daŭro 96 minutoj
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Marcel Grignon
Reĝisoro(j) Jean Girault
Scenaro Jacques Vilfrid • Louis de Funès
Filmita en Saint-Tropez
Loko de rakonto Saint-Tropez
Muziko de Raymond Lefèvre
Ĉefrolantoj Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj
IMDb
vdr

Rilate sian ĝenron, ĉiuj ses filomj rigardeblas kiel komedia filmo kaj ĉiuj lokiĝas en Saint-Tropez, fama somerrestadeja havenurbo borde de la Mediteranea Maro en la regiono Bordo Lazura aŭ Franca Riviero.

La filmo havas entutan daŭron de 96 minutoj.

Eksteraj ligiloj redakti

 
filmado de la filmo