Ilona Huszka-Fábián

Ilona Huszka-Fábián [huska-], laŭ hungarlingve kutima plena sinsekvo Huszka Ernőné Fábián Ilona estis hungara instruisto, verkisto pri lernolibroj. Ŝia origina nomo estis Fábián Ilona, post la edziniĝo ŝia nomo iĝis Huszka Ernőné (ja ŝia edzo estis Huszka Ernő), sed ŝi rajtis uzi ankaŭ la kvarvortan nomon. Eksterlande ŝi uzis la nomvarianton, kiu estas legebla en la titolo.

Ilona Huszka-Fábián
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1907 (1907-07-19)
en Subotica
Morto 1-an de aprilo 2001 (2001-04-01) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fábián Ilona [1] naskiĝis la 19-an de julio 1907 en Hungara reĝlando en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio). Ŝi mortis la 1-an de aprilo 2001 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ilona Huszka-Fábián akiris pedagogian diplomon en Sciencuniversitato Pázmány Péter en 1930. Post siaj studoj ŝi instruis matematikon kaj fizikon en diversaj gimnazioj. Ŝi estis pedagogo longe en ekzerca lernejo, kie lernis ne nur la geinfanoj, sed ankaŭ pedagogaj kandidatoj. Ŝi estis kunlaboranto de multe da lernolibroj. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1953, krome alian premion.

Fontoj redakti