Ilona Tanner
Ilona TANNER, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Tanner Ilona Irén Lujza Kamilla estis hungara poeto. Ŝia pseŭdonimo estis Török Sophie.
Ilona Tanner | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-an de decembro 1895 en Kőbánya | |
Morto | 28-an de januaro 1955 (59-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34-1-30 ![]() | |
Ŝtataneco | Hungario ![]() | |
Familio | ||
Edz(in)o | Mihály Babits ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto romanisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |


Ilona Tanner [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1895 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de januaro 1955 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIlona Tanner lernis en sia naskiĝurbo, ŝi aĝis 17, kiam ŝi komencis krei poemojn. Post lernado ŝi laboris en diversaj oficejoj. En 1921 ŝi iĝis edzino de Mihály Babits. Ŝiaj poemoj aperis en revuoj, ekzemple en Nyugat. Ŝi neniam naskis, nur ŝi adoptis filinon. En 1941 ŝi vidviniĝis. Ŝi ricevis premion en 1946.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Asszony a karosszékben (1929) - poemaro
- Boldog asszonyok (1933) - novelaro
- Hintz tanársegéd úr (1935) - romano
- Értem és helyetted (1940) - poemaro
- Sirató (1948) - poemaro