Ilona Borská
ĉeĥa verkistino kaj ĵurnalistino
Ilona BORSKÁ (fraŭlinnome Bondyová, edziĝininte Štuková) (naskiĝis la 9-an de novembro 1928 en Praha, mortis la 27-an de decembro 2007 en Praha) estis ĉeĥa verkistino kaj ĵurnalistino.
Ilona Borská | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de novembro 1928 en Prago | |
Morto | 27-an de decembro 2007 (79-jaraĝa) en Prago | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Ŝtataneco | Ĉeĥio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Ivo Štuka vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto ĵurnalisto sociologo vd | |
Laborkampo | Literatura aktiveco, sociologio, opinia ĵurnalismo kaj radiokomunikado vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi verkis precipe librojn por junuloj kaj biografiajn rakontojn.
Plej famigis ŝin la libro „Doktorka z domu Trubačů“ („Kuracistino el la domo de Fanfaristoj“) - biografia romano pri Vlasta Kálalová-Di Lotti. La verko estis tradukita en multajn lingvojn inkluzive la araban kaj en 2009 en la ĉeĥa nacia enketo „La libro de mia koro“ enviciĝis inter la 100 plej popularaj libroj.