Gödöllő
Gödöllő [godolO] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Gödöllő, kies centro ĝi estas. Máriabesnyő estas ekstera parto de Gödöllő.
Gödöllő | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Meza Hungario | ||
Departemento | Pest | ||
Distrikto | Gödöllő | ||
Adreso | Szabadság tér 7
2100 Gödöllő | ||
Poŝtkodo | 2100 | ||
Telefonkodo | (+36) 28 | ||
Kodo laŭ KSH | 32559 | ||
Retpaĝaro | www.godollo.hu | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2014) | György András Gémesi (GLK - Gödöllői Lokálpatrióta Klub[1]) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 32 720 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 547,06 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 36′ N, 19° 22′ O (mapo)47.619.366666666667Koordinatoj: 47° 36′ N, 19° 22′ O (mapo) | ||
Alto | 207 m [+] | ||
Areo | 61,97 km² (6 197 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Gödöllő Redakti
Gödöllő situas ĉe mildaj deklivoj, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc, aŭtoŝoseo M3 preteriras, fine tie finiĝas interloka tramo el Budapeŝto.
Historio Redakti
La komunumo dum la turka erao senhomiĝis. Poste Antal Grassalkovich (graŝalkoviĉ) faris tie centron de siaj bienoj. Li estis malriĉa, sed talenta advokato, kiu faris karieron. Lia tasko estis redoni la bienojn al la posteuloj post la 150 jara turka erao. El tio li profitis kaj iĝis unu el la plej riĉaj hungaroj. Li konstruis imponan kastelon. Baldaŭe imperiestro Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) kaj lia edzino Elizabeta uzis ĝin. Poste Miklós Horthy ofte ripozis en la kastelo. Dum la socialisma erao la soveta armeo loĝis tie. La kastelo preskaŭ detruiĝis. Nuntempe parto de la konstruaĵo estas renovigita kaj troviĝas en ĝi muzeo, krome oni aranĝas koncertojn.
La komunumo iĝis opidumo en 1763, en 1884 grandvilaĝo, en 1966 urbo. En 1933 okazis Monda Renkontiĝo de skoltoj. Ekde 1950 Agrara Universitato funkcias.
Apuda iama vilaĝo Máriabesnyő, nun apartenaĵo al Gödöllő estas pilgrimloko.
Vidindaĵoj Redakti
Sakralaj vidindaĵoj Redakti
- Preĝejo Sankta Triunuo (Gödöllő)
- Grek-katolika preĝejo Sankta Kruco (Gödöllő)
- Kalvinana preĝejo (Gödöllő)
- Luterana preĝejo (Gödöllő)
- Kapelo Johano Nepomuka (Gödöllő)
- Kapelo Koro de Jesuo (Gödöllő)
- Kapelo Sankta Spirito kaj Anunciacio (Gödöllő)
Famuloj Redakti
- En Gödöllő naskiĝis:
- En Gödöllő mortis:
Esperanto en Gödöllö Redakti
En 1981 la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI havis en tiu urbo sian ĉiujaran Konferencon.
Ĝemelurboj Redakti
- Aichach, Germanio (2006)
- Bad Ischl, Aŭstrio (2012)
- Beregszász, Ukrainio (1991)
- Bogor, Indonezio (2009)
- Brandýs nad Labem-Stará Boleslav, Ĉeĥio (2009)
- Miercurea Ciuc, Rumanio (1990)
- Dunajská Streda, Slovakio (1994)
- Forssa, Suomio (1990)
- Gießen, Germanio (1988)
- Laxenburg, Aŭstrio (1997)
- Turnhout, Belgio (1999)
- Valdemoro, Hispanio (2008)
- Wageningen, Nederlando (1992)
- Senta, Serbio (1994)
- Ĝanĝou, Ĉinio (2013)
- Żywiec, Polio (2002)
Referencoj Redakti
- ↑ Gödöllő települési választás eredményei (magyar nyelven) (html). Országos Választási Iroda, 2010. október 3. (Hozzáférés: 2011. június 18.)
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)