Grek-katolika preĝejo Sankta Kruco (Gödöllő)

Grek-katolika preĝejo Sankta Kruco en Gödöllő

La grek-katolika paroĥa preĝejo Sankta Kruco estas eklezia moderna konstruaĵo en urbo Gödöllő (Hungario).

Grek-katolika paroĥa preĝejo Sankta Kruco
konstruaĵokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gödöllő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Pest
paroĥo loke
Dato de konsekro 2013
Konsekrinto Péter Fülöp Kocsis
Arkitektura priskribo
Konstruado 20082014
Specifo
Enhaveco 120 homoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la frua historio grek-katolikoj vivis en Gödöllő. Por fari diservojn pastroj alvenis plej ofte el Budapeŝto. En 2001 Szilárd Keresztes establis paroĥeton por konstrui kirkon. Ĝi estis konstruita inter 2008-2014, sed la interna pentrado kaj ikonostazo estis plene preta en 2020. En la sekva jaro malbonuloj kaŭzis fajron interne.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas en korto, kie ankaŭ ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria, kelkaj larĝaj ŝtupoj kuras al la enirejo. La komenca konstruaĵparto estas kovrita per sela tegmento, kiun sekvas granda kupolo en centro de la kirko. Ĉirkaŭ la kupolo ankoraŭ estas du konstruaĵpartoj kaj la absido. Interne la muroj havas murpentraĵojn plej ofte en blua fono.

Kermeso okazas en la 14-a de septembro.

Fontoj redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti