Antal Grassalkovich (krongardisto)

Barono, grafo Antal Grassalkovich [graŝalkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grassalkovich Antal estis hungara advokato, krongardisto. Lia nobela antaŭnomo estis gyaraki. Lia samnoma filo estis Antal Grassalkovich (duko), lia samnoma nepo estis Antal Grassalkovich (ĉambelano).

Antal Grassalkovich
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1694 (1694-03-06)
en Mojmírovce
Morto 1-an de decembro 1771 (1771-12-01) (77-jaraĝa)
en Gödöllő
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro János Grassalkovich (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Susanna Egresdy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Zsuzsanna Grassalkovich (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Krisztina Klobusiczky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Antal Grassalkovich, Anna Maria, Gräfin Grassalkovich de Gyarak (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo advokato
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Skulptaĵo pri Antal Grassalkovich

Antal Grassalkovich [1] naskiĝis la 6-an de marto 1694 en Hungara reĝlando en Ürmény (nuntempa Mojmírovce en Slovakio). Li mortis la 1-an de decembro 1771 en Gödöllő.

Biografio

redakti

Antal Grassalkovich frekventis piaristan lernejon, poste li akiris juristan diplomon en 1715. En la sekva jaro li iĝis advokato en Buda. Li estis tre talenta, tial en 1724 li estis nomumita kortega konsilisto, post 3 jaroj gvidanto de "Komisiono pri Novaj Akiraĵoj" (Neoacquistica Commissio). Tiu komisiono decidis pri redonoj de bienoj reokupitaj de Osmana Imperio. La turka erao daŭris ĉ. 150 jarojn, tial ofte okazis, ke la bienula familio jam formortis, aŭ la dokumento perdiĝis. Grassalkovich donis la bienojn sen posedantoj al la buĝeto, sed ankaŭ por si mem. Sekve li tre riĉiĝis. En sia ĉefa bieno servis László Kelemen (aktoro). Li ricevis la rangojn barono en 1736, grafo en 1743, krongardisto en 1751, post jaroj vera sekreta konsilisto kaj ankaŭ departementestro. Li estis fidela apoganto de politiko de Maria Tereza de Aŭstrio. Li edziĝis trifoje, la meza edzino naskis 6 gefilojn.

Memorigiloj

redakti

Fontoj

redakti
 
Antal Grassalkovich