Luterana preĝejo (Gödöllő)

Luterana preĝejo en Gödöllő

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Gödöllő (Hungario).

Luterana preĝejo de
Gödöllő
Luterana preĝejo en Gödöllő
Luterana preĝejo en Gödöllő
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gödöllő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest
Dato de konsekro 1931
Konsekrinto Sándor Raffay
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Frigyes Hetzel
Konstruado 19291931
Specifo
Enhaveco 200 homoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la 18-a jarcento luteranoj de Gödöllő eklezie apartenis al Domony. En la frua 20-a jarcento la diservoj okazis en Kalvinana preĝejo (Gödöllő). La luterana grupo estis fondita en 1920. La municipo donacis parcelon por konstrui kirkon en 1929 kaj post 2 jaroj ĝi estis jam konsekrita. La grupo akiris propran pastron en 1936. Oni aĉetis harmoniumon same en 1936, orgenon en 1981, pli modernan orgenon en 2019. Renovigaj laboroj okazis en 2020.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas la placo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo troviĝas tra la turo. La turpinto estas plurlatera piramido. La navo - malantaŭ la turo - estas plurlatera kaj apogita per 4 pilieroj. La altara bildo prezentas la preĝantan Kriston.

Fontoj redakti