Kastelo de Gödöllő

La Kastelo de Gödöllő estas baroka historia monumento en Hungario en urbo Gödöllő.

Bildoj pri la Kastelo de Gödöllő
La ĉefenirejo
La interna korto
Ĉambro en la kastelo
Ĉambro en la kastelo
Ŝtuparejo
La parko
Reĝa pavilono
Kapelo de la kastelo
Kafejo en la kastelo
Statuo de Maria Tereza de Aŭstrio

Historio redakti

 
Aerfoto pri Kastelo de Gödöllő

Grafo Antal Grassalkovich (krongardisto) konstruigis la kastelon en la 1740-aj jaroj. En 1751 jam en la kastelo estis gasto Maria Tereza de Aŭstrio. Antal Grassalkovich (duko) daŭris la konstruadon en la 1780-aj jaroj. Ĉefe la teatrejo estis konstruita kaj establita. Post jardekoj Antal Grassalkovich (ĉambelano) konstruigis novan alon, krome ĉefe li okupiĝis pri la parko-ĝardeno. En 1850 riĉa barono aĉetis la kastelon. Post jardekoj la hungara ŝtato aĉetis la konstruaĵon, ĝi estis ripozejo de Elizabeto de Aŭstrio-Hungario. Malofte ankaŭ Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) pasis tie tagojn. Inter la du mondomilitoj Miklós Horthy ripozis ofte en la kastelo. Post la 2-a mondmilito la Ruĝa Armeo uzis la jam ruinan kastelon, sed ankaŭ la hungara armeo profitis parton, fine en la centra parto funkciis por domo de gemaljunuloj. En 1990 la soldatoj foriris, estis ebleco plene renovigi la kastelon. Nun interne muzeo funkcias, en la korto ofte aranĝas koncertojn.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo formas etendiĝintan U-majusklon. Post la enirejo estas ĉambrego kun ŝtuparejoj, sed estas elirejo al la korto. Antaŭ la elirejo kafejo funkcias. Dum la renovigo nekonataj homoj donacis originajn meblojn al la muzeo. Menciindas ankaŭ la parko, kiu nun jam estas distranĉita fare de la interurba tramo.

Fontoj redakti

 
Larĝa panoramo de Kastelo de Gödöllő