Kalvinana preĝejo (Salgótarján)
La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (deklarita en 2001) en urbo Salgótarján (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Salgótarján | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Salgótarján
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Salgótarján |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Nógrád |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Ernő Obrincsák |
Konstruado | 1928–1929 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Salgótarján, Losonci út 8. |
Historio redakti
Frua historio de la kalvinismo en Salgótarján estas apenaŭ konata. Ĝis la 20-a jarcento la sporadaj kalvinanoj eklezie apartenis al Balassagyarmat. La tiama minista vilaĝo nur en 1916 ricevis pastron. En 1919 kalvinana filio estis levita paroĥo. En 1927 la grupo ricevis parcelon por konstrui kirkon, kiu estis konsekrita jam post 2 jaroj. En 1947 oni aĉetis loĝdomon por paroĥejo. Ĝi estis vendita en 1970, poste apud la kirko estis konstruita la paroĥejo. La preĝejo mem estis plene renovigita en 2004.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sur milda deklivo en korto. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, al kiu ŝtupoj kuras. La turpinto estas oklatera piramido. La navo havas apogpilierojn kaj finiĝas en duonronda malgranda absido.