János Belitzky
János Belitzky [jAnoŝ belicki], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Belitzky János estis hungara historiisto, instruisto, arkivisto.
János Belitzky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de oktobro 1909 en ![]() ![]() |
Morto | la 4-an de marto 1989 en ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1928–1932) ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto arkivisto ![]() |
János Belitzky[1] naskiĝis la 25-an de oktobro 1909 en Losonc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Lučenec en Slovakio), li mortis la 4-an de marto 1989 en Salgótarján (Hungario).
Biografio
redaktiLa familio Belitzky translokiĝis al restHungario en 1920 pro Traktato de Trianon. La juna János lernis laŭvice en Losonc, Balassagyarmat, Kőszeg, Karcag, fine li maturiĝis en Pesterzsébet. Li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932, pedagogian diplomon en la sekva jaro, krome li akiris licencon pri arkivado. Post la dua diplomo li laboris en arkivoj, sed en 1943 li estis forigita pro politikaj opinioj, poste li estis libroagento. Li estis denove arkivisto inter 1945–1949, poste senlaborulo, inter 1951-1953 li instruis en lernejo, poste li estis lernejestro ĝis 1963, pli poste muzeestro ĝis la pensiuliĝo en 1969. Li ricevis premion en 1983.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A magyar gabonakivitel története 1860-ig (ankaŭ disertaĵo, 1932)
- Sopron vármegye története (monografio, 1938)
- Észrevételek Budapest középkori helyrajzához. A Párdő melletti Besenyő, Kurszán vára, a budai káptalan alapítása és Óbuda középkori határai. (1941)
- A pest-budai magyar polgár születése (1947)
- Vörös Pest megye (kunaŭtoro, 1959)
- Nógrád megye története 896–1849 (monografio, 1-a volumo, 1973)
- Ezer év előtti néprajzi emlékek a Palócföld névanyagában (1986)
- Mikszáth és Balassagyarmat (2000)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Salgótarján (2000)[2]
Fontoj
redakti- biografio hungare
- biografio hungare Arkivigite je 2023-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
- biografio hungare
Referencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM45878/daddc712-61b6-48e7-aad8-5e97ecc8ebae/solr/0/24/0/1/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.kozterkep.hu/29536/belitzky-janos-emlektablaja hungare kun bildoj