Tarjánpuszta
Tarjánpuszta [tarjAnpusta] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Pannonhalma. Tarján estas praa hungara gentonomo, puszta signifas tion, ke estas iama detruita loko.

Bazaj informoj Redakti
- Poŝtkodo: 9092
- Telefonprefikso: 96
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 390
Situo Redakti
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Győr-Veszprém, proksime estas Pannonhalma.
Historio Redakti
Tarjánpuszta longe apartenis al la eklezio. La turkoj detruis la vilaĝon kaj iĝis pusto. En 1992 Tarjánpuszta memstariĝis. Vilaĝservoj estas kulturdomo kaj migra poŝto.
Vidindaĵo Redakti
- katolika preĝejo
Komunumoj pri Tarján en Hungara reĝlando Redakti
Tarján apartenas al la 7 hungaraj gentoj.
Köröstarján | Salgótarján | Tarján | Tarjánpuszta | Tiszatarján |