Distrikto Pannonhalma
La Distrikto Pannonhalma (hungare Pannonhalmi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron. Ĝi situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj de Bakony en la sudorienta parto de la departemento (en la nordokcidenta parto de la lando).
Distrikto Pannonhalma | ||
---|---|---|
Distrikto | ||
Lando | Hungario | |
Regionoj | Okcidenta Transdanubio, Departemento Győr-Moson-Sopron | |
Ĉefurbo | Pannonhalma | |
- koordinatoj | 47° N, 18° O (mapo)47.4557117.81335Koordinatoj: 47° N, 18° O (mapo) | |
Areo | 312,35 km² (31 235 ha) [+] | |
Loĝantaro | 15 273 [+] (1-a de januaro 2012) | |
Denseco | 48,9 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
![]() |
||
Distrikto Pannonhalma | ||

La distrikta ĉefurbo estas Pannonhalma, kiu estas urbo, la ceteraj 16 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 312,35 km², kie loĝas 15 273 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, vitoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj.
Historio Redakti
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ĝis 1941 ĝia nomo estis „Distrikto Pusztai”. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj Redakti
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Pannonhalma
- vilaĝoj:
Fontoj Redakti
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio