Győrasszonyfa [djOrasonjfa] estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Pannonhalma. La loknomo estas hungare: ringo-virino-vilaĝ', signifante tion, ke la vilaĝo estis reĝina bieno.

Blazono de Győrasszonyfa

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Győrasszonyfa situas sur malebenaĵo laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Győr-Veszprém.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj ferepoko. Antaŭ la hungaroj romianoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1150 en latina formo "villa Ahchyn". La turkoj detruis la vilaĝon kaj ĝi iĝis senhoma. En 1862 incendio okazis.

En Győrasszonyfa migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

En 1793 romkatolika preĝejo konstruiĝis.

Famuloj redakti

En Győrasszonyfa naskiĝis lingvisto Emil Jakubovich.