Veszprémvarsány [vesprEmvarŝAnj] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Pannonhalma.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Veszprémvarsány situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Győr-Veszprém. Pannonhalma troviĝas 18, Zirc 23, Győr 30, Veszprém 40 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1210 laŭ tiama ortografio "Vosyan". La turkoj en 1531, solduloj de Csesznek post 5 jaroj bruldetruis la vilaĝon, kiu baldaŭe senhomiĝis, fine refondiĝis en 1606. La turkoj denove bruldetruis la komunumon en 1683. En 1895 la fervojo atingis Veszprémvarsány. En 1959 kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas: infanĝardeno, lernejo, poŝto, 2 kuracejoj, dentokuracejo, infankuracejo, apoteko, bestokuracejo, bestapoteko, vendejo, restoracio, sportejo.

Vidindaĵoj redakti