Bakonypéterd
Bakonypéterd [bakonjpEterd] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Pannonhalma. En la loknomo Péter signifas: Petro, Bakony estas apuda montaro.

Bazaj informoj redakti
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 300
- Poŝtkodo: 9088
- Telefonprefikso: 88
Situo redakti
Bakonypéterd situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Veszprém-Győr. Pannonhalma troviĝas 10 km.
Historio redakti
Bakonypéterd estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1357 en formo Peturd. Dum la mezepoko la kampoj apartenis al abatejo de Pannonhalma. En 1544 la turkoj faris la komunumon senhoma. Poste hungaroj kaj germanoj refondis la vilaĝon. En 1936 la vilaĝo ricevis kurenton. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en la vilaĝo.
Vilaĝservoj estas kulturdomo, kuracejo, sportejo, vendejo, drinkejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- klasikisma romkatolika Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Bakonypéterd) de 1817
- monumento pri falintoj dum la mondomilitoj
Famuloj redakti
En Bakonypéterd naskiĝis: