Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Bakonypéterd)
(Alidirektita el Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Bakonypéterd))
Preĝejo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Bakonypéterd.
Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo | |
---|---|
Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Bakonypéterd
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bakonypéterd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Pannonhalma |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | 1815–1817 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiLa unua kirko estis konstruita en la 1720-aj jaroj. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en la 1810-aj jaroj. Oni supozas, ke 2 skulptaĵoj pri anĝelo devenas el la malnova preĝejo. La mebloj, altaroj, predikejo restis originaj. La paroĥo funkcias ekde 1840. La orgeno estas aŭdebla ekde 1888.
Konstruaĵo
redaktiAntaŭ la konstruaĵo ŝtona kruco situas. La preĝejo havas unusolan malaltan turon, kiu situas super la enirejo kaj kreskiĝis rekte el la navo. Interne oni vidas originajn ĉefaltaron kaj 2 flankoaltarojn.