Fenyőfő (fenjOfO) estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Pannonhalma. Fenyő signifas: pino.

Pinarbaro en Fenyőfő
Juniperoj en Fenyőfő

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Fenyőfő situas sur malebenaĵo meze de granda pinarbaro, fine de sakovojo. Zirc troviĝas aere 12 (voje 30), Pannonhalma 27, Pápa 28 km-ojn.

Historio redakti

La nuna Fenyőfő estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el 1237 laŭ tiama ortografio "Feneufey". En 1557 la turkoj faris senhoma la komunumon. En 1773 germanoj refondis la vilaĝon. Ekde 1961 oni minadis tie baŭksiton ĝis fine de la 20-a jarcento. Vilaĝservoj estas: kulturdomo, vilaĝokuratoro, migra poŝto, gastejo.

Vidindaĵoj redakti

 
Preĝejo de Fenyőfő