Preĝejo Koro de Jesuo (Salgótarján)

La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo estas sakrala historia monumento (deklarita en 2001) en urbo Salgótarján (Hungario), iam en vilaĝo Zagyvapálfalva, nun kvartalo en Salgótarján.

Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Salgótarján
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Salgótarján
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Salgótarján
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Eger
dekanujo Salgótarján
paroĥo loke
Dato de konsekro 1933
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gáspár Fábián
Konstruado 1933
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Salgótarján, Zagyvapálfalva, Budapesti út (Batsányi út sarok)
vdr

Historio redakti

En tiu areo dum la mezepoko apartaj paroĥaj vilaĝoj ekzistis. La restintaj, parte unuigitaj vilaĝoj aliĝis al Salgótarján en 1961. Arkeologoj trovis kelkajn mezepokajn kirkajn ruinojn en tiu areo en la 20-a jarcento. Intertempe en 1890 vitroproduktejo ekfunkciis, sed tre proksime ankaŭ karbominejo. La loĝantoj (ĉefe laboristoj) havis katolikan kirkon nur en Salgótarján. La loka preĝejo estis konsekrita en 1933, en la sekva jaro la paroĥa rajto alvenis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto ĉe stratangulo. En la korto estas videbla kruco, kie estis entombigitaj 2 pastroj. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre altiĝas la kvadrata turo. Al la fasado kelkaj ŝtupoj kuras, poste antaŭaĵo (kvazaŭ arkadoj) sekvas, kiun kolonoj tenas. La aperturoj estas rektangulaj, pli supre granda rozvitralo videblas en kvadrata krado. La ĉefnavo havas po unu flankonavojn. La absido estas duonronda. Menciindas la vitraloj.

 
Interno

Kermeso okazas en la tago de Sankta Koro.

Fontoj redakti