Luterana preĝejo (Salgótarján-Zagyvapálfalva)

La luterana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 2001) en urbo Salgótarján (Hungario), en urboparto Zagyvapálfalva, kiu estis sendependa vilaĝo ĝis 1961.

Luterana preĝejo de
Salgótarján-Zagyvapálfalva
Luterana preĝejo en Salgótarján-Zagyvapálfalva
Luterana preĝejo en Salgótarján-Zagyvapálfalva
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Salgótarján
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Nógrád
Dato de konsekro 1937
Konsekrinto Sándor Kovács (luterana episkopo)
Arkitektura priskribo
Konstruado 1937
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr
Luterana preĝejo en Zagyvapálfalva

Historio redakti

En tiu areo dum la mezepoko apartaj vilaĝoj ekzistis. Dum la baldaŭaj kontraŭturkaj bataladoj la reformacio alvenis, sed pri efiko en tiu loko mankas informoj. Precipe ekde la 19-a jarcento pro industriiĝo de la proksima Salgótarján ankaŭ tien alvenis laboristoj, inter ili luteranoj. Ili eklezie apartenis al Salgótarján. En 1927 luterana filio estis fondita. Propra kirko konstruiĝis ĝuste post jardeko. Ĝi estis renovigita en 1992.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto inter arboj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turpinto estas piramida. La navo finiĝas en rektangula absido, pli mallarĝa kaj alta, ol la navo. Ankaŭ la absido havas apartan enirejon. Interne estas seĝoj anstataŭ benkoj.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti