Ágnes R. Várkonyi
Ágnes R. Várkonyi [Agneŝ er vArkonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo R. Várkonyi Ágnes estis hungara historiisto, profesoro, membro (korespondanta en 2007, ordinara en 2013) de Hungara Scienca Akademio. Ŝia edzina nomo estas Ruttkay Kálmánné.
Ágnes R. Várkonyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1928 en Salgótarján |
Morto | 13-an de decembro 2014 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Eŭropa Universitat-Instituto - doktoro de filozofio (2005–2009) |
Okupo | |
Okupo | historiisto mezepokisto universitata instruisto |
Ágnes R. Várkonyi [1] naskiĝis la 9-an de februaro 1928 en Salgótarján kaj mortis la 13-a de decembro 2014.
Biografio
redaktiÁgnes R. Várkonyi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1947-1951. Post la diplomo ŝi eklaboris en akademia historia instituto. En 1960 ŝi atingis la sciencan gradon PhD, ŝi doktoriĝis en 1971 antaŭ la akademio. En 1983 ŝi estis nomita katedrestro en Universitato de Budapeŝto. En 1998 ŝi pensiuliĝis. Ŝi havis edzon kaj ŝi naskis 2 filinojn. Ŝi okupiĝis precipe pri hungara historio depost la turka dominado. Ŝi ricevis premiojn inter 1965-2000.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- II. Rákóczi Ferenc (Francisko Rákóczi la 2-a), (kun Béla Köpeczi 1955, 1976)
- Két pogány közt (Inter ambaŭ paganoj), (1968)
- A pozitivista történetszemlélet a magyar történetírásban I–II. (1973)
- Buda visszavívása (Reokupo de Buda), (1984)
- Europica Varietas – Hungarica Varietas (1994)
- „The Common Case of Europe” (2003)
- A Rákóczi-szabadságharc Európában. Rákóczis war of independence in European content (2011)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- (la intervjuo estas legebla pli malsupre hungare
- hungarlingva biografio kun foto