Dezső Baloghy

hungara arkivisto

Dezső Baloghy [deĵO balogi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Baloghy Dezső estis hungara arkivisto, nobela juĝisto. Lia nobela antaŭnomo estis balogi.

Dezső Baloghy
Persona informo
Naskiĝo la  29-an de novembro 1843 (nun 1843-11-29)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Ipolybalog
Morto la 31-an de januaro 1916
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Balassagyarmat
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkivisto
oficiro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Dezső Baloghy[1] naskiĝis la  29-an de novembro 1843 (nun 1843-11-29) en Ipolybalog (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Balog nad Ipľom en Slovakio), li mortis la 31-an de januaro 1916 en Balassagyarmat (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio

redakti

Dezső Baloghy lernis inter 1853–1861 en Losonc, Rimaszombat, Pest (urbo) kaj Nagykőrös. Inter 1864-1867 li estis husaro en rango leŭtenanto de la aŭstra armeo, poste li estis agrikulturisto en la propra bieno (1867–1875). Pli poste li estis nobela juĝisto en Salgótarján kaj Fülek, fine arkivisto inter 1886–1908 en Balassagyarmat. Libertempe li okupiĝis ankaŭ pri literaturo kaj li kontribuis en gazetoj.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Az Ordaskeőy család (romano, 1879)
  • Az ember őstörténete nyomozva a magyar nyelvben (1881)
  • Versek, dalok (poemoj, 1893)
  • Tudományos portyázások (1905)
  • Magyar napimádás (1910)
  • Új eszmék a nyelvészet ligeteiből (1913)

Memorigiloj

redakti
  • memortabulo (2023)[2]

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti