Iván Markó

hungara baletisto kaj koreografo

Iván MARKÓ, hungare Markó Iván estis hungara baletisto kaj koreografo. Lia edzino estis Judit Gombár.

Iván Markó
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1947 (1947-03-29)
en Balassagyarmat
Morto 21-an de aprilo 2022 (2022-04-21) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Dancarta Altlernejo
Familio
Edz(in)o Judit Gombár
Okupo
Okupo koreografo • baleta dancisto
vdr
Iván Markó en 1979
Tombo

Iván Markó naskiĝis la 29-an de marto 1947 en Balassagyarmat kaj mortis la 21-a de aprilo 2022.

Biografio redakti

Iván Markó devenis el juda familio. Li finis la lernadon en Ŝtata Baleta Instituto en 1967, poste li komencis sian dancistan karieron en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Inter 1972-1979 li estis primara dancisto en Bruselo en trupo de Maurice Béjart, dume li ofte gastroladis en Budapeŝto. Poste li fondis novan baletan trupon en Győr, kiun li estris ĝis 1991. En la 1990-aj jaroj, kiel koreografo, li laboris en Jerusalemo, Vieno, Parizo kaj Sidnejo. Li ricevis premion Kossuth en 1983, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj laboraĵoj (elekto) redakti

Fontoj redakti