Sikenička, hungare Kisgyarmat estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. La slovaka historia nomo estis Ďarmotky.

Sikenička situas en la 4-a regiono
Sikenička situas en la bluigita distrikto

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo, Hron preterfluas, laŭ traira flankovojo. Štúrovo troviĝas 18 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la loko devenis el 1135. En 1910 loĝis tie 863 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al la distrikto de Vámosmikola. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1945 preskaŭ la tuta vilaĝo detruiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 459 da homoj (422 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti